La junularo de hodiaŭ: La Mondanoj revenas!

junularoLa 15an de decembro 2023, je la Zamenhofa Tago, estis oficiale lanĉita la unuopaĵo La junularo de hodiaŭ de La Mondanoj. Per tio la Esperanto-rokbando La Mondanoj el Berlino, kiu fondiĝis en 1983, post longa paŭzo revenas al Esperanto.

La dutitola unuopaĵo (la kanto kaj la instrumenta versio) estas akirebla ekde nun elŝute en la muzika platformo de Vinilkosmo ĉi tie La junularo de hodiaŭ kaj en ĉiuj kutimaj elsendofluaj platformoj.

La kanto La junularo de hodiaŭ estis verkita en 1985. La Mondanoj ofte ludis ĝin en siaj koncertoj. En 2023 la kanto ricevis kelkajn novajn tekstajn fragmentojn kaj pli altnivelan aranĝon. Ĝi kombinas rokan rifon kun bela gitarludado kaj alloga koruso. La junularo de hodiaŭ estas “orelvermo”, kiun vi ne povas ĉesi ludi en via kapo. La teksto ŝajnas moki la hodiaŭan junularon kiel nerdan kaj enuigan, sed ĉi tio estas nur ironia. Fakte La Mondanoj amas la nunajn gejunulojn.

En tiu ĉi unuopaĵo La Mondanoj estas:
Aaron Koenig kaj Carsten Kindermann: teksto kaj muziko
Aaron Koenig: ĉefvoĉo kaj ritmogitaro
Carsten Kindermann: korusoj kaj basgitaro
Tom Wunderlich: korusoj kaj ĉefgitaro
E-drumo, registrado, kaj miksado: Uwe Häusler en la studio “Electric Uweland”, Berlino, Germanio.
Mastrigado: Triboulet en Studio de la Trappe, Donneville, Okcitanio/SudFrancio
Kovrilbildo: Aaron Koenig

Spektu la varbvideon de La junularo de hodiaŭ ĉe
https://youtu.be/71xrHj_bZNs?si=QSDcIY2FGuRytt37

Legu la tre bone esploritan artikolon pri La Mondanoj de Thomas Preece ĉi tie.

La Berlina bando krome preparis videon por klarigi la signifon de tiu ĉi malnova kanto reverkita por la hodiaŭa junularo.

Por malkovri, kion signifas la kantoteksto, alklaku ĉi tie.

Floréal Martorell

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/muziko-45

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi