Orienta Almanako: Nova senpaga bitlibro de Sezonoj

orienta almanakoOrienta Almanako / Trad. el la araba, armena, ĉeĉena, hebrea, hinda, ĥina, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara; Antaŭparolo de Boris Kotzin; Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2018. — 80 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2018).

Hodiaŭ, la 15an de februaro 2022 en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj aperis nova senpaga bitlibro — reeldono de Orienta Almanako, unue eldonita kiel literatura aldono al La Ondo de Esperanto en la 1913a jaro. Ĝin kompilis kaj redaktis Boris Isidoroviĉ Kotzin [kócin] (Борис Исидорович Коцын, 1887-1958), filo de Isidor Kocyn kaj ties edzino Teresia (Tereza), fratino de Klara Zilbernik (do B. Kotzin estis bonevo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof).

Orienta Almanako enhavas 17 prozajn verkojn. Ili estas tradukitaj el la lingvoj araba, armena, ĉeĉena, ĉina, hebrea, hinda, japana, kartvela, lezgina, sanskrita kaj tatara. Kvankam la antologieto ne estas sufiĉe reprezenta, kaj kelkaj el la verkoj estas malfortaj literature aŭ lingve, ni reeldonis ĝin kiel bitlibron, ja dum pli ol cent jaroj post ĝia apero en Esperanto ne estis eldonita plia simila antologio en Esperanto kun verkoj de diverslandaj Aziaj aŭtoroj.

Antaŭ kvar jaroj la redakcio de La Ondo de Esperanto donacis al ĉiuj abonantoj de La Ondo elektronikan version de Superforta ambicio (laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”) kiel literaturan suplementon por 2018. Hodiaŭ ĉi tiu antologio iĝis senpage elŝutebla kaj legebla.

Elŝutu ĝin kaj aliajn senpagajn Esperantajn librojn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.

Agrablan legadon!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/ondo-110

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi