Nova senpaga libro: Dek du rakontoj de Paulo Sérgio Viana

vianaViana, Paulo Sérgio. Dek du rakontoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 49 p. — (Virtuala Biblioteko de Sezonoj, №22).

La 28an de februaro 2023 en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj aperis nova senpage elŝutebla bitlibro — Dek du rakontoj de Paulo Sérgio Viana.

Paulo Sérgio Viana [prononcu: páŭlu sérĵju viána] estas brazila kuracisto, naskiĝinta en 1948. Li loĝas en la urbo Lorena, en la brazila ŝtato San-Paŭlo. Dum kvindek jaroj li laboris kiel fakulo pri gastroenterologio en negranda, internlanda urbo. Tie li konstante kunvivadis kun popolanoj kaj povis kolekti multajn kuriozajn okazaĵojn, kiujn li uzis en siaj rakontoj.

Paulo S. Viana lernis Esperanton kiel 11-jara lernejano. Li aktivis kiel fondinto de Brazila Esperantista Junulara Organizo, estis estrarano de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Nun li estas redaktanto de la revuo La Lampiro, regula kontribuanto al la Esperanta Retradio kaj al La Ondo de Esperanto. Li produktas filmetojn por la Viva Gazeto de EASP en jutubo kaj ankaŭ por sia propra kanalo. Interesita pri literaturo, li estis plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Preleganto en multaj brazilaj Esperanto-eventoj kaj tradukanto, aparte interesita pri Esperantigo de verkoj de la brazila klasikulo Machado de Assis. Paulo S. Viana estas aŭtoro de du originalaj novelaroj: Nigra birdo kaj aliaj rakontoj kaj Estu purigita! – preskaŭ hereze, publikigitaj de EASP.

La rakontoj, publikigitaj en ĉi tiu volumeto, aperis dum 2020-22 en dek du sinsekvaj eldonoj de La Ondo de Esperanto. Ni volonte donacas ĉi tiun novelaron al la ŝatantoj de la Esperanta literaturo, kaj esperas, ke vi ŝatos ĝin.

La nova, 49-paĝa bitlibro estas senpage elŝutebla laŭ la normoj pdf kaj epub ĉe la Virtuala Biblioteko de Sezonoj, en kiu nun estas 20 senpagaj kaj du aĉeteblaj libroj kaj kelkaj provnumeroj de La Ondo de Esperanto.
Elŝutu ĉe: https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php.

Agrablan legadon!

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/viana-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi