Paulo Sérgio Viana: Dankon, dankon…

Paulo Sérgio VianaAntaŭ du tagoj mi trapasis komplikan operacion je mia maldekstra okulo. Se konsideri, ke mi estas 70-jarulo, kiu vivas fraŭle, sub la zorgoj de la 75-jara surda fratino, kaj se konsideri, ke ankaŭ mia dekstra okulo apenaŭ kaptas bildojn el la ekstera mondo, tiam oni povas imagi mian situacion de kaptito. Kaptito en siaj propraj pensoj. Feliĉe, mi ne estas ankoraŭ blinda antaŭ miaj internaj scenoj.

Mia fratino informis al mi jam frumatene, ke hodiaŭ estas bluĉiela, lumplena, hela dimanĉo. Mi ĵus vekiĝis kaj ektrinkis la kafon de ŝi preparitan, kaj por nia ambaŭa surprizo la sonorilo ektintis. Sufiĉe frue, por dimanĉo! Kiu estas la frumatena vizitanto?

Tiu estis mia najbaro Marcelo. Bona homo. Iom senpripensa, sed bonulo, ja… Li ne sukcesas pensi, ke la sepa horo matene estas iom tro frua horo por najbara vizito, sed ne gravas, li trinkos kafon kun mi. Krome, mi scivolas: kio venigas lin al dimanĉa vizito al ĵusoperaciito?

– Saluton, kara najbaro! Kiel vi fartas? Mi eksciis, ke vi trapasis operacion! Kia teruraĵo! Vidi nenion, havi sur la okulo tian pezan pansaĵon! Horore! Ĉu ĝi doloras vin? Ĉu vi sukcesas paŝi en la domo? Bani vin? Manĝi? Trinki? Spekti televidon? Kompreneble ne televidon, sed almenaŭ aŭdi radion? Muzikon? Ĉu vi ŝatas muzikon? Kiaspecan muzikon? Mi povus pruntedoni al vi mian “Spotify”! Estas en ĝi ĉiaspeca muziko, por ĉia gusto. Hieraŭ mi aŭdis belegan kamparan muzikon! Se vi emas…

– Dankon, dankon…

Tiu torento da salutoj kaj proponoj iom kapturnis min, mi konfesas. La sola avantaĝo estis, ke li ne atendas respondojn. Sufiĉis prepari la orelon kaj daŭrigi la aŭdadon de la  sinsekva torentaĵo.

– Nu, kara najbaro, mi venis por vin helpi. Kiel vi scias, mi estas via amiko. De jaroj ni estas amikoj, ĉu? Kaj se amiko ekscias, ke kunamiko estas blinda, sola kaj deprimita en sia hejmo, estas lia devo proponi helpon kaj konsolon, ĉu? Jen kion mi venis fari, en ĉi tiu bela dimanĉa mateno. Proponi al vi distron, amuzon, tempopasigilon agrablan, kiu dum almenaŭ iom da tempo forgesigu vin pri via okula turmento. Mi scias, ke vi estas fanatika legemulo, kaj ke por vi manko de legado estas torturo. Jen! Ĉar vi estas blinda (pormomente, kompreneble, nur pormomente!), mi decidis… legi por vi! Voĉe! Ĉu ne amuze? Ĉu ne genia ideo?

– Dankon, dankon. Fakte…

– Vi ne devas danki. Tio estas por mi plezuro, ke mi povas servi al amiko. Estas skribite en la Biblio: “Nenio estas pli virta ol doni sian vivon por amiko”. Mi mem ne estas same fanatika legemulo kiel vi, tamen mi havas miajn librojn, ankaŭ mi. Mi povas eble iomete kontribui al via erudicio, kiu estas multe pli alta ol la mia. Mi do iris al mia breto de libroj – ho jam de iom da tempo mi ne vizitis ĝin! – kaj mi elektis unu el miaj preferataj. Jen: Kiel influi homojn kaj sukcesi en la vivo – La forto de pozitiva pensado. Vera saĝo! Ĉi tiu libro estas vojindiko por feliĉo! Ĉu vi jam legis ĝin? Certe ne! Vi amas la klasikulojn, mi scias. Vi interesiĝas pri Ŝekspiroj kaj Cervantoj, pri Goetoj kaj Aligieroj. Vi neniam legis la praktikulojn. Jen mi hodiaŭ enkondukos vin en la praktikan filozofion, kiu efektive helpas nin ĉe niaj ĉiutagaj problemoj. Nu, vi estas nun blinda! Ĉu indus legi Homeron hodiaŭ? (Ĉu Homero ne estis blindulo?)

– Jes, verŝajne blindulo…

– Nu, bone. Forgesu la klasikulojn, almenaŭ en ĉi tiu blua mateno. Mi legos al vi pri la forto de pozitiva pensado! Tion vi bezonas nun!

– Dankon, dankon…

– Nu, bone. Margerita ne konsentis, ke mi venu hodiaŭ al vi. Vi bone konas mian edzinon Margerita. Ŝi estas acida homo. Denove ni kverelis, hieraŭ, kiel antaŭhieraŭ, kiel pasintsemajne, kaj pasintmonate. Ve! Mi revas posedi dolĉan, konsenteman edzineton. Mi ĉiam enviis vin kun via Bruneta, ŝi estis milda kaj bonhumora, ĉu ne? Kian belan paron vi formis! Certe vi multe suferis, kiam vi perdis ŝin, antaŭ kelkaj jaroj, ĉu? Mi ne havis la saman bonsorton, tute ne. Mia Margerita fariĝas pli kaj pli akra laŭ la pasado de la jaroj, ve. Vi saĝe elektis vian kunulinon, kara!

– Dankon, dankon…

– Nu, bone. Kiel mi estis diranta, jen la unua ĉapitro de nia libro: Kio mankas al vi en la vivo? Ĉu ne sugestoplena demando? Homoj ne scias, kio al ili mankas en la vivo! Ili baraktas en plendado pri misteraj deziroj! Al mi tio ĉiam estis tute klara, estimata najbaro: al mi ĉiam mankis du ĉefaj aferoj: komprenemo flanke de mia edzino kaj… iom pli da mono. Ne eblas vivi sen mono, ĉu? Estas neakcepteble, ke politikistoj forprenas tiom grandan parton de nia salajro de pensiuloj por siaj impostoj! Restas tiom malmulte fine de ĉiu monato! Sekve, edzinoj plendas, kaj plendas, ke ne estas mono por aĉetoj, fine de ĉiu monato… Mi ne scias pri vi, sed mia mono fariĝas ĉiujare pli mizera, fine de ĉiu monato. Nu, certe via pensio estas pli alta ol mia, mi estis simpla ŝtatoficisto, dum vi ĉiam estis eminenta profesoro… Meritoplene, meritoplene!

– Dankon, dankon…

– “Kio mankas al vi en la vivo?”… Sen paca intergeedza vivo ne eblas vivi feliĉe, ĉu? Margerita plendadas, plendadas. Ŝi diras, ke mi ne babilas kun ŝi, ke mi ne helpas en la hejmaj taskoj, ke mi tro ofte vizitas la bieramikojn… Kiel spiti la amikojn, diable? Imagu, se mi ekscius, ke vi, ekzemple, sidas ĉi tie tute blinda, kaj mi simple spitus vin! Malhomece! Estas mia devo veni kaj helpi vin per iom da legado kaj babilado! Sed ŝi ĵaluzas, ĵaluzas… Ĉiam estis tiel, ekde nia juna aĝo, kiam ni interkonatiĝis: ŝi ĉiam estis acida, kaj ĵaluza, kaj posedema. Post kvardekjara geedzeco, mi pensas: kial mi elektis tian kunulinon? Nu, ŝi tamen havas siajn bonajn kvalitojn, mi ne nur plendu. Ŝi bakas de tempo al tempo eminentan pomtorton, vi iam gajnis de mi pecon, ĉu vi memoras? Ŝi estas talenta kuiristino, eble ne tiel talenta kiel via Bruneta, sed tamen…

– Dankon, dankon…

– “Kio mankas?”… Nu, mi ne scias pri vi, sed al mi mankas deco en la lando! Ĉu vi konsentas? Niaj politikistoj devus esti pli decaj! Estas hontege! Ili faras leĝojn por si mem kaj forgesas la popolon, la proletojn, la simplajn homojn. La bela konstitucio asertas: “Ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ la leĝo”! Ĉu efektive? Mi serioze kaj sindediĉe laboris dum jardekoj, kaj jen vidu mian mizeran pension! Komparu ĝin kun la salajroj de politikistoj! Krome, mankas laborpostenoj en nia lando, kaj mankas lernejoj, kaj mankas digna sanservo, kaj mankas sekureco surstrate, kaj mankas, kaj mankas…

Marcelo spiregis. Lia voĉo grincis de kolero kaj incitiĝo. Ĝi fariĝis raŭka, akuta, fine eksonis kiel misagorda trombono. Mi decidis interrompi lin por momento:

– Trankviliĝu, kara, trankviliĝu!

Li eksilentis. Sekvis iom longa paŭzo. Ni apenaŭ aŭdis pepadon de paseroj, proksime. Freŝa venteto karesis niajn vizaĝojn, sed verŝajne li ne rimarkis tion. Iom post iom, Marcelo reprenis sian spiron. Kaj li denove povis paroli:

– Nu, bone. Mi jam sufiĉe longe restis ĉe vi. Mi esperas, ke mi iom distris vin. Estas agrable babili kun amiko, ĉu? Mi devas reveni hejmen, ĉar mi devas iri al la panvendejo: dimanĉe, plaĉas al Margerita manĝi dolĉan, kreman panon matene. Kaj estas mia plezuro transdoni al ŝi ĉiudimanĉan dolĉan krempanon, same kiel distri malsanan solecan amikon dum momento, per iom da bona legaĵo. Eĉ se ŝi ne rekonas tion. Mi devas aĉeti. Male… Kaj estas jam preskaŭ la oka, certe ŝi jam vekiĝas. Mi ne lasos al vi la libron, kompreneble, ĉar vi estas blinda. Pormomente, pormomente, kompreneble! Sed mi lasas al vi pensigan demandon, pri kiu vi povos okupiĝi dum ĉi tiu bluĉiela dimanĉo: “Kio mankas al vi en la vivo?” Pensu pri tio, amiko, pensu profunde. Penskapablo estas la plej granda riĉaĵo de homo. Mi esperas, ke ĝi helpos vin trapasi ĉi tiujn penigajn tagojn… Por mi estis plezuro, vera plezuro… Ĝis proksima tago, ĝis!

– Dankon, dankon…

Ŝajnis al mi, ke ankaŭ la paseroj pepis dankeme.

Ĉi tiu rakonto de Paulo Sérgio Viana aperis la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2022) kaj estis represita en la novelaro Dek du rakontoj (Kaliningrado: Sezonoj, 2023) senpage elŝutebla en la Virtuala Biblioteko de Sezonoj.

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №3 (313).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/03/viana-8

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi