Nikolaj Ĥoĥlov forpasis antaŭ 70 jaroj.

nikolaj ĥoĥlovAntaŭ 70 jaroj, la 26an de februaro 1953 en Moskvo forpasis Nikoláj Ivánoviĉ Ĥoĥlóv (Николай Иванович Хохлов, 1891-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto (ekde 1905), konata en Esperanto ankaŭ kiel Nikolao Hohlov. Nikolaj Ĥoĥlov estis sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la Sovetunia societo de kulturaj ligoj kun eksteraj landoj (VOKS), membro de la Lingva Komitato (1929-38), tradukinto de pluraj beletraj (V. Doroŝeviĉ, A. N. Tolstoj kaj V. Majakovskij k. a.), politikaj kaj fakaj verkoj; sed nun oni memoras lin plejparte kiel la aŭtoron de la populara poemaro La tajdo (1928).

Okaze de la hodiaŭa datreveno ni proponas (re)legi unu el liaj popularaj poemoj

Chante-claire

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias,
Ankoraŭ forestas la lumo, eĉ unu radio ne strias;
Ripozas, en dolĉa sonĝado dronante, la paca vilaĝo
Kaj sternas la roson krepusko tra tuta herbeja vizaĝo.

Ni du, kamaradoj sendormaj, sur nia posten’ sentinelas:
Vi krias, – mi skribas la versojn, pri kiuj la koro fabelas,
Verŝajne neniu vin aŭdas, verŝajne neniu ekkonos
La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…

Egale! Salutu la sunon, heroldo de l’ tuj naskiĝonta
Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim’ horizonta;
Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.

Alarmu do, gaŭlo orpluma… ĉe fino de l’ nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri’ de la du sentineloj!

Nikolaj Ĥoĥlov en nia retejo

Nikolao Hohlov. La tajdo
Zinaida Gippius. Kaj kio poste? (Tradukis N. Hohlov)
La dua letero de N. Ĥoĥlov al J. Baghy
Nikolao Hohlov. Emigrantoj
Aleksander Korĵenkov. Nikolaj Ĥoĥlov – 130-jara
Aleksander Korĵenkov. Ĥoĥlov: Muzikon antaŭ ĉio
Aleksander Korĵenkov. Dimanĉa poezio: Nikolaj Ĥoĥlov

Legu pli pri Ĥoĥlov en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 133-134).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/02/hohlov-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi