Etikedaj arkivoj: Esperanto

Zamenhof-ekspozicio: unika longtempa projekto en Litovio

Jam la sepan jaron daŭras unika informa projekto en Litovio – migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof. Ekde 2017 ĉi tiu ekspozicio, profesie preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Tago de la gepatra lingvo: Barataj afiŝoj plurlingvaj

Ankaŭ ĉi-jare, same kiel pasintjare, esperantistoj en Barato kunlaboris rapide por traduki la UEA-afiŝon por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Renato Corsetti en Londono kaj Rafael Lima de Esperanto Por UN kunordigis la tradukadon de la teksto … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la vintra (decembra) Ondo

La 15an de februaro 2024 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de La Ondo de Esperanto. La 46-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Edukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Virino kiu faciligas la penon vivi per sia nura ĉeesto

Delibes, Miguel. Sinjorino en ruĝo sur griza fono / Tradukis el la hispana Antonio Valén. – Novjorko: Mondial, 2023. – 91 p. Miguel Delibes (1920-2010) estas hispana verkisto, kiun mi ĝis nun ne konis, sed danke al la eldonejo Mondial … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Versaĵoj en prozo de Turgenev: Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023). Komence … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La dua Literatura Duonmaratono

En tiu ĉi Literatura Duonmaratono ni kuras “per” literaturo! Ni enŝovos en du ses-horajn sesiojn tiom da literaturaj programeroj kiom ni povas. Vi renkontiĝos kun aŭtoroj, ekkonos ĵus aperintajn librojn de eldonejoj, havos la eblon legi kaj verki. Ni kreos … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Premio La Torre

Omaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946–2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998–2003). … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos sur insulo

Laŭ la decido de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, al kiu Kroata Esperanto-Ligo komisiis organizadon de naciaj Esperanto-kongresoj por la periodo inter 2024 kaj 2028, la 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos de la 21a ĝis la 28a de junio 2024 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2024

2. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; membro de Lingva Komitato (LK, 1909-29), kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo rakontas pri la 14a JES en Germanio

Tradicie, TEJO sendas volontulojn al la plej grandaj junularaj aranĝoj por reprezenti sin, do kompreneble al JES (Junulara Esperanto Semajno). Ĉar miaj karegaj kolegoj ankoraŭ ne plene komprenis ke ĝi estas pli festa kaj karaokeumada ol konferenca, aŭ eble ĉar … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Israela Kongreso en Jerusalemo

La 24a Israela Kongreso de Esperanto okazos la 11-14an de aprilo 2024 en “The Jerusalem Hostel” en Jerusalemo, je dekminuta promendistanco de la malnova urbo. La kongresa programo estas kutima: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

Lernu en kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024.04.12-20) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2024.04.19/21) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio). En la programo:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton