La 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos sur insulo

Laŭ la decido de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, al kiu Kroata Esperanto-Ligo komisiis organizadon de naciaj Esperanto-kongresoj por la periodo inter 2024 kaj 2028, la 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos de la 21a ĝis la 28a de junio 2024 en Prvić Luka sur la insulo Prvić en la arkipelago de Šibenik.

DEC invitas ĉiujn kroatiajn esperantitojn, sed ankaŭ priinteresitajn esperantistojn el aliaj landoj, aliĝi al ĉi tiu aranĝo kaj eluzi la eblecon de malmultekosta kaj interesa feriado, kombinita kun la kongresa programo, ĉar la 12a kongreso estas la unua tia aranĝo okazonta sur la adriatika marbordo, proksime al kelkaj naciaj parkoj kaj grandaj dalmatiaj urboj, tute proksima ankaŭ al Primoŝteno, kie iam funkciis la monde fama Esperanto-kampadejo. Plurajn el tiuj lokoj ni vizitos dum la kongresaj ekskursoj.

Kiel ni ekscias de la organizanto, por sekvaj kvar jaroj estas serĉataj eblecoj por organizi la kongreson en aliaj partoj de la lando: Slavonski Brod (2025), Karlovac (2026), Delnice (2027) kaj Vukovar (2028).

Kontaktoj de la organizanto:
dec.kroatio@gmail.com
+385 98 248 574

Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi