La dua Literatura Duonmaratono

En tiu ĉi Literatura Duonmaratono ni kuras “per” literaturo! Ni enŝovos en du ses-horajn sesiojn tiom da literaturaj programeroj kiom ni povas. Vi renkontiĝos kun aŭtoroj, ekkonos ĵus aperintajn librojn de eldonejoj, havos la eblon legi kaj verki. Ni kreos la eblon renkontiĝi kun aliaj pasiuloj pri Esperanto-literaturo.

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Vi bezonas nur unusolan ligilon por la tuta renkontiĝo! Venu por ajna programero kiu allogas vian atenton aŭ por la tuto, kaj ĝuu bonetosan literaturumadon dum la dua sabato de marto!

La partopreno en la Literatura Duonmaratono estas senpaga.

Programo de la Duonmaratono

Ni nuntempe pripensas la detalan programon de la duonmaratono, do uzu la aliĝilon por proponi programeron! En la komentosekcio donu al ni vian ideon: eble vi mem volas ion prezenti aŭ deziras ke ni invitu iun, pridiskutu temon. Niaj oreloj estas malfermitaj al viaj ideoj!

Se interesas vin la programo de la 1a Literatura Duonmaratono kiu okazis en 2023 klaku ĉi tien.

Teknikaĵoj por helpi vian partoprenon

• La renkontiĝo komenciĝas oficiale la 9an de marto de 2024, 10:00 UTC.
• La ĉambron ni malfermas duonhoron pli frue: je 9:30 UTC.
• Vi povas kontroli kioma horo estas UTC ĉe vi ĉi tie: https://time.is/eo/UTC
• Ni uzos unusolan Zoom-ĉambron por la evento, la ĉambron de Bobelarto: https://us05web.zoom.us/j/9481979052?pwd=MXdNdjE4WDQ0ZFBNNzc4VjF2S0s5Zz09
• Vi libere rajtas eniri, foriri kiam ajn vi volas dum la renkontiĝo.
• Ne estos paŭzoj inter la programeroj – tial ĝi estas maratono! – la organizantoj zorgos pri komenci kaj fini la programerojn ĝustatempe.
• Kiam estas markita legosalono en la programo ni planas laŭtlegi tekston kune. Por la verkekzercoj preparu paperon kaj skribilon por partopreni.
• Ni tre esperas ke vi engaĝiĝos dum la diskutrondoj. Uzu libere la babilejon por interagi kun la aliaj partoprenantoj.

Aliĝu ĉe https://bobelarto.ink/maratono/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi