Zamenhof-ekspozicio: unika longtempa projekto en Litovio

ekspozicio

Jam la sepan jaron daŭras unika informa projekto en Litovio – migranta ekspozicio pri la vivo kaj agado de Ludoviko Zamenhof. Ekde 2017 ĉi tiu ekspozicio, profesie preparita de Pola instituto en Vilno kaj de Litova Esperanto-Asocio (LEA) okaze de la centa datreveno de la mortoo de Ludoviko Zamenhof, estis eksponita jam en 45 urboj de Litovio. Kutime ĝi estas eksponata en publikaj bibliotekoj de la koncerna urbo kaj distrikto, kulturcentroj aŭ lokaj muzeoj.

Dum la pasinta jaro ĝi estis vizitebla en la kulturcentro de Kuršėnai, en la regiona muzeo de Kelmė, en la kulturcentro de Naujoji Akmenė, en la kulturcentro de Mažeikiai, en la publika biblioteko de Plungė, en la publika biblioteko de Telšiai kaj en la publika biblioteko de Skuodas. Nun ĝis la fino de marto ĝi estas eksponata en la publika biblioteko de Rietavas.

Jegorovas kun NDK

Prezidanto de LEA Povilas Jegorovas donacas ekzempleron de la enciklopedio Nia diligenta kolegaro al la publika biblioteko de Rietavas.

Laŭplane ĝi estos eksponata en ĉiuj 60 distriktaj urboj de Litovio kaj en kelkaj aliaj urboj. La ekspozicio samtempe estas multe pli vasta informprojekto pri Zamenhof kaj Esperanto ĝenerale. En ĉiuj koncernaj urboj ĉiam aperas ampleksaj artikoloj pri Ludoviko Zamenhof kaj Litovio kaj pri Esperanto ĝenerale. Tiuj artikoloj kutime aperas en paperaj gazetoj de tiu urbo aŭ distrikto, en retejoj de tiuj urboj, urboadministracioj, kaj de tiuj institucioj, kie okazas la ekspozicio. Foje tiuj informoj aperas ankaŭ en lokaj radioj kaj televidoj. Kelkfoje okazas publikaj aranĝoj okaze de la malfermo de la ekspozicio. La ekspozicio daŭros ankoraŭ dum kelkaj proksimaj jaroj.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Živilė Mackevičiūtė el la malfermo de la ekspozicio en la publika biblioteko en Rietavas.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/litovio-70

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi