Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

aruŝoLa subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024), anoncu vin pere de tiu formularo: https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:

  1. esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
  2. esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
  3. plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 19a de februaro 2024.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk. Aparte en 2024 ĝi estos grava por garantii la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko mem, kune kun la Fondaĵo Afriko: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Aldone ni memorigas, ke la 2a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2024 (eblas donaci dum la aliĝo).

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de donacintoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on kaj al Fondaĵo Afriko por aparte subteni partoprenigon de la afrikaj esperantistoj en la unua UK en Afriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1152.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi