Premio La Torre

Mauro La TorreOmaĝe al Profesoro Mauro La Torre (1946–2010), Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj li laboris. Profesoro La Torre estis Prezidanto de ILEI (1998–2003). En 2011 la Komitato de ILEI elektis lin honora membro de ILEI.

La esplor-kampoj por la konkurso estas:

  • Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj
  • Interkultura edukado per Esperanto
  • Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton
  • Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto
  • Retaj kursoj pri Esperanto
  • Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe

La kandidatoj anoncu sian intencon partopreni ĝis la 30a de aprilo 2024. La sinanonco prezentu koncize:

  • La kandidaton: plena nomo, institucio, pozicio/posteno, esplorinteresoj, ĝisnunaj esplorspertoj
  • La temon: titolo, konciza esplorplano, celoj kaj atendataj rezultoj de la esploro

La Estraro de ILEI kaj la familio La Torre starigos juĝ-komisionon en rilato kun la proponitaj esplortemoj de la kandidatoj. Ĝi sekvos kaj pritaksos la esplorlaborojn, kiuj devos esti dokumentitaj kaj priskribitaj per esplorraporto ampleksa inter 20 kaj 30 A4-paĝoj, ne publikigita nek planita por publikigo aliloke.

La Premio La Torre konsistas el sumo de 700 eŭroj kaj diplomo.

Legu pli ĉe https://edukado.net/novajhoj?id=902

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi