Tago de la gepatra lingvo: Barataj afiŝoj plurlingvaj

afiŝoj

Ankaŭ ĉi-jare, same kiel pasintjare, esperantistoj en Barato kunlaboris rapide por traduki la UEA-afiŝon por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo (ITGL). Renato Corsetti en
Londono kaj Rafael Lima de Esperanto Por UN kunordigis la tradukadon de la teksto en diversajn lingvojn. La originala ITGL-afiŝo kaj ĉiuj tradukaĵoj estas arĥivitaj en la paĝo Tago por la Gepatra Lingvo 2024.

Esperantistoj (kaj amikoj de Esperanto!) en Barato tradukis la afiŝon en jenajn lingvojn: la anglan, bengalan, guĝaratan, hindian, kannadan, malajalan, marathan, odian, panĝaban, tamilan kaj la teluguan! Kvar rusaj esperantistoj, la denaska familio Akimenko, estis ĝuste tiutempe en Bengaluro (kie troviĝas la klubo Dialogo de la Universitato Azim Premji). Kaj amiko Ikar Akimenko afable kontribuis rusan tradukon de la afiŝo! Poste, ni montradis elprintaĵojn de la afiŝoj sur multaj tabuloj tra la universitata tereno.

Grandan Dankon! al geamikoj en Bengaluro, Goao, Hajderabado, Mumbajo, Puneo kaj Ŝilongo, kaj al tiuj en Dialogo, por la tradukaĵoj! Espereble per tiu ĉi kampanjo, en la vortoj de la Mesaĝo de UEA (PDF):

ni antaŭenigas la gravecon de lingva diverseco kaj multlingva edukado. Lingvaj rajtoj estas fundamento por justaj kaj daŭripovaj socioj, ĉar lingvoj estas ĉe la koro de nia ĉiutaga vivo, identeco, kultura heredaĵo kaj komunuma unuiĝo. Lingvoj estas bazo por aliri ĉiujn aliajn homajn rajtojn.

Arikapalli Giridhar Rao

Foto de A Giridhar Rao: Mehajabin fiksas sian malajalan tradukaĵon de la ITGL-afiŝaro.

Fonto: Lingvo kaj vivo https://lingvovivo.blogspot.com

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi