Etikedaj arkivoj: Esperanto

La 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos sur insulo

Laŭ la decido de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac, al kiu Kroata Esperanto-Ligo komisiis organizadon de naciaj Esperanto-kongresoj por la periodo inter 2024 kaj 2028, la 12a kongreso de kroataj esperantistoj okazos de la 21a ĝis la 28a de junio 2024 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2024

2. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; membro de Lingva Komitato (LK, 1909-29), kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO-volontulo rakontas pri la 14a JES en Germanio

Tradicie, TEJO sendas volontulojn al la plej grandaj junularaj aranĝoj por reprezenti sin, do kompreneble al JES (Junulara Esperanto Semajno). Ĉar miaj karegaj kolegoj ankoraŭ ne plene komprenis ke ĝi estas pli festa kaj karaokeumada ol konferenca, aŭ eble ĉar … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Israela Kongreso en Jerusalemo

La 24a Israela Kongreso de Esperanto okazos la 11-14an de aprilo 2024 en “The Jerusalem Hostel” en Jerusalemo, je dekminuta promendistanco de la malnova urbo. La kongresa programo estas kutima: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Aruŝo

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Aruŝo, Tanzanio (de la 3a ĝis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

Lernu en kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024.04.12-20) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2024.04.19/21) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio). En la programo:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

TEJO dungas ĝeneralan direktoron

En TEJO ni volas plibonigi kaj pliprofesiigi niajn internajn administradon kaj mastrumadon, kaj pro tio ni kreas la tute novan postenon de ĝenerala direktoro.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu seminarion en Italio pri multikultureco kaj migrado

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun la Konsilio de Eŭropo (KdE), organizas la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”. Pere de la seminario, oni diskutos kaj lernos pri temoj rilate al … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Ekparolu! en la jaro 2023

Ni fiere informas la membraron pri tio, ke nia programo Ekparolu! estas ankoraŭ la plej populara kaj utila parto de nia retejo Edukado.net. Ekde ĝia starto en 2016 ĝis la jarfino 2023 niaj geonkloj okazigis 4522 sesiojn.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Esperanta Naturamikaro asembleos en marto 2024

La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago ĉe la Esperanto-Domo, 14 marto 2024, sub la prezido de s-ro Juan Garcia del Rio. La tagordo ne inkluzivas la renovigon de la Komitato, elektita nur pasintjare. Pli da atento … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

“Raportoj”: nova funkcio en la Eventa Servo de UEA kaj TEJO

En novembro 2023 la teamo de Eventa Servo – https://eventaservo.org/ – aldonis al la retejo gravan novan funkcion: “Raportoj”. Dum la pasintaj tagoj estis programitaj kaj testitaj kelkaj lastaj plibonigoj kaj nun la funkcio tute pretas por ke la komunumo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

La 57a kongreso de ILEI

La 57a kongreso de ILEI okazos de la 20a ĝis la 27a de julio 2024 en Masejo (Portugale: Maceió), Brazilo. La ĉeftemo de la kongreso estas “Esperanto por justa edukado”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Sukcesa seminario en Aruŝo

31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub respektivaj gvidoj de, interalie, Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spano kaj Costantine S. Mashauri pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, teama laboro, merkatiko, krom per prelegoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova poŝtmarko pri Esperanto en Pollando

La Pollanda Poŝto emisiis novan poŝtmarkon kun valoro de 3,90 zlotoj (PLN). Ĝi estas la unua Pollanda poŝtmarko rilata al la lingvo Esperanto, aperinta post 1987. La poŝtmarko estis eldonita okaze de la datrevena renkontiĝo de Esperantistoj GRUPE 2023, okazinta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton