Israela Kongreso en Jerusalemo

La 24a Israela Kongreso de Esperanto okazos la 11-14an de aprilo 2024 en “The Jerusalem Hostel” en Jerusalemo, je dekminuta promendistanco de la malnova urbo. La kongresa programo estas kutima: matene – ekskurso, posttagmeze – prelegoj, vespere – arta programo.

Ĵaŭdo, 11/04/24
14:00-16:30 – alveno, pago en la akceptejo kaj enĉambriĝo
16:30-17:00 – informoj pri la programo
17:00-19:00 – Prelegoj
19:00-20:30 – vespermanĝo en apuda restoracio
20:30-22:00 – arta vespero

Vendredo, 12/04/24
7:00-9:00 – matenmanĝo
9:00-14:00 – ekskurso 1 al la Urbo de David, Lamenta Muro, la Juda Kvartalo, Monto Zion, Armena Kvartalo
16:00-19:00 – inaŭguro, prelegoj
19:00-20:30 – vespermanĝo en apuda restoracio
20:30-22:00 – arta vespero

Sabato, 13/04/24
7:00-9:00 – matenmanĝo
9:00-14:00 – ekskurso 2 Oliva Monto – observo, preĝejo Patro Nia kun Esperanto-tabulo, preĝejo Gathemane, Via Dolorosa, La Sankta Tombo
16:00-18:00 – prelegoj
18:00-19:00 – ferma forumo
19:00-20:30 – vespermanĝo en apuda restoracio
20:30-22:00 – arta vespero

Dimanĉo, 14/04/24
7:00-9:00 – matenmanĝo
9:00-12:00 – ekskurso 3 al Knesset kaj Muzeo de Israelo. Fino

Legu pli en la retejo de ELI http://esperanto.org.il/ik24.html

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi