Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).
Komence de februaro aperis la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2023a jaro kiel 56-paĝa bitlibro, laŭ la normoj “pdf” kaj “epub”. Ĝi estas Versaĵoj en prozo de Ivan Turgenev, kiun tradukis el la rusa lingvo tripersona teamo: Vladimir Jurganov (Novosibirsko), Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado) kaj Ludmila Novikova (Moskvo).
Esperantaj tradukoj de Versaĵoj en prozo ekaperis jam en la pionira epoko de Esperanto. La plej fruaj el ili estis publikigitaj en la unua Esperanto-gazeto Esperantisto en novembro 1894, kaj la tuta kolekto, tradukita de Kabe, estis publikigita en 1909 de la eldonejo Esperanto en Moskvo.
Daŭrigante nian projekton pri represado de malnovaj verkoj, kadre de kiu ni jam eldonis elektronike Superfortan ambicion de Aleksandr Saĥarov kaj Orientan almanakon, ni decidis eldoni la tradukon de Kabe kiel literaturan suplementon al La Ondo de Esperanto.
Malferminte la disfaleman, flaviĝintan libron, kiun mi unue legis antaŭ kvardeko da jaroj, mi konstatis, ke ĝia lingvaĵo “legiĝas” tute senstumble kaj eĉ ĝue. Sed antaŭ la tajpado mi komparis ĝin kun la originalo kaj rapide komprenis, ke ĉi tiu klasika traduko tute ne estis redaktita. Jes, bone legebla kaj belstila, sed nesufiĉe fidele tradukita. (Pri alia traduko de Kabe, Patroj kaj filoj de Turgenev, eldonita en la sama jaro 1909, Petro Stojan en sia Bibliografio de Internacia Lingvo skribis: “tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon; Kabe ne donis al si la penon ĝuste traduki riĉajn esprimojn de la rusa lingvo”. BIL, p. 375).
Vidu, ekzemple, la komencon de la unua verŝaĵo La vilaĝo:
Kabe: “La lasta tago de julio. Cent verstojn ĉirkaŭe sin etendas Rusujo…”
Nova: “La lasta tago de junio; je mil verstoj ĉirkaŭe estas Ruslando…”
Ĉe Kabe “junio” ial transformiĝis al “julio”, kaj “mil” verstoj – al “cent”. Ni do decidis traduki la tuton denove inkluzive de La sojlo, kiun Kabe ne tradukis, ĉar ĝi mankis en la fruaj eldonoj (Turgenev mem eligis ĝin el la presota materialo por eviti cenzurajn problemojn, kaj nur ekde 1905 ĝi estis oficiale eldonata en Ruslando). Same kiel Kabe ni tradukis nur tiujn verŝaĵojn, kiuj aperis en la revuo Vestnik Jevropy (1882, №12), kelkajn monatojn antaŭ la morto de Turgenev. La ceteraj 32 versaĵoj aperis nur en 1930 danke al André Mazon, kiu trovis ilin en la arkivo de la familio Viardot.
Pri la titolo: unue la manuskripto estis sentitola, poste Turgenev nomis ĝin latine Posthuma (Postmorta), poste Senilia (Senila), sed fine en Vestnik Jevropy la kolekto estis titolita Versaĵoj en prozo. Samtempe tridek el ili aperis france kiel Petits poèmes en prose. Ankaŭ nia eldono havas ĉi tiun titolon. La tradukintoj esperas, ke vi ŝatos ĝin, kaj ke “iu el ili eble semos ion en via animo”.
La literatura suplemento ne estas aĉetebla. Ĝin senpage ricevas ĉiuj abonantoj de La Ondo de Esperanto, do, se vi volas tralegi la libron Versaĵoj en prozo, abonu La Ondon por 2024, kaj krome vi rajtos ricevi ankaŭ la kompletajn jarkolektojn de La Ondo de Esperanto kaj literaturajn suplementojn por 2021 (originala novelaro de Miĥail Korotkov) kaj 2022 (Kandido de Voltero, tradukita de Sergio Pokrovskij).
La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj en pluraj landoj kaj ĉe nia UEA-konto “avko-u”. Pri la pagmanieroj legu ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/ondo-121
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news