Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2024

februaro

2. Antaŭ 180 jaroj naskiĝis Marie Hankel (1844-1905-1929), germana esperantistino, ofte nomata “la unua Esperanto-verkistino”; membro de Lingva Komitato (LK, 1909-29), kunfondinto kaj la unua prezidanto (ekde 1911) de Esperanta Literatura Asocio kaj redaktoro de ties bulteno, reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (5a UK, Barcelono, 1909); aŭtorino de Sableroj (1911), kuntradukinto (kun aliaj) de Albrecht Dürer. Lia vivo kaj elekto el liaj verkoj de F. Nüchter (1911); honora membro de Germana Esperanto-Asocio (1924).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 123-124).

2. Antaŭ 30 jaroj mortis Ye Laishi (ps. de Bao Shuyuan, 1911-1927-1994, formita el la Esperanta plumnomo Ĵelezo), ĉina kultura, scienca kaj socia aganto kaj esperantisto; kunfondinto de Ĉina Proleta Esperanto-Unio (1931), redaktoro de La Mondo (1932-37), Ĉinio Hurlas (1936-38) kaj Heroldo de Ĉinio (1939-44); vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) ekde ties fondo (1951-86), aganta prezidanto (1986-89), poste honora prezidanto de ĈEL, prezidanto de LKK de la 71a UK (Pekino, 1986); omaĝe al li en 1995 ĈEL eldonis 500-paĝan volumon Verkoj de Ĵelezo.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 302-303).

3. Antaŭ 20 jaroj mortis Károly Fajszi (pron.: fájsi, 1911-1964-2004), hungara poŝtoficisto kaj esperantisto; kunfondinto de Esperanto-Asocio pri Poŝto kaj Telekomunikado (IPTEA); aŭtoro de Esperanto-lernolibro por hungaroj (1966), elstara Esperanto-kolektanto, kies kolekto enhavis 17 mil librojn, ok mil binditajn jarkolektojn de gazetoj k. m. a.; honora membro de UEA (1991); en 2002 lian kolekton aĉetis la kultura ministerio de Hungario kaj transdonis ĝin al la landa fremdlingva biblioteko en Budapeŝto.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 88-89).

4. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Krešimir Barković (1944-1965- ), kroata medicinisto kaj kulturaganto ekde 1972 loĝanta en Francio; sekretario (ekde 1972) de SAT, redaktoro de Sennaciulo dum 25 jaroj (1983-2008), tradukinto de La blankaj gardistoj de D. Heiligstein (1980), 7000 tagoj en Siberio de K. Ŝtajner (1983), Mia sekreta ĝardeno de N. Friday (2008); laŭreato de la premio de OSIEK (2002).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 25-26).

15. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis John Islay Francis (1924-1942-2012), skota lingvoinstruisto kaj esperantisto, membro de la Skota Skolo, aŭtoro de La Kosmo (en Kvaropo, 1952), Vitralo (1960), La granda kaldrono (1978), Misio sen alveno (1982), Tri rakontoj pri la Miljara Paco (1998), La kastelo de vitro (2004), Kronprincedzino (2011), Danco de vivo (2012); tradukinto de Rikardo Tria de Ŝekspiro (1980); laŭreato de la premio La Verko de la Jaro 1978 pro La granda kaldrono.

17. Antaŭ 115 jaroj mortis Émile Peltier (pron: peltjé, 1870-1901-1909), franca romkatolika pastro, instruisto kaj esperantisto, iniciatinto de la uzado de Esperanto en la romkatolika eklezio, redaktoro de Espero Katolika (1904-08), celebrinto de la unua Sankta Meso en Esperanto en la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro (1905), membro de LK (1905-09); aŭtoro de la lernolibro Cours elémentaire d’Espéranto (1907), tradukinto de Lando de mirakloj: El “L’oeuvre de Lourdes” de P.-G. Boissaries (1908).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 225-226).

18. Antaŭ 110 jaroj naskiĝis Jaan Ojalo (1914-1929-2004), estona konsum-kooperativa oficisto kaj esperantisto, sekretario de Esperanto-komisiono ĉe la Estonia Societo por Amikeco (1969-80), sekretario de Estona Filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1980-88), sekretario (1988-92), prezidanto (1992-95) kaj honora prezidanto (1995-2004) de Esperanto-Asocio de Estonio, aŭtoro de pluraj didaktikaj libroj, i.a: Esperanto keele õpik (1973), Ni daŭrigu (1986), Esperantaj sinonimoj (1993), Estona-esperanta vortaro (1999), Enciklopedio pri la Estona Esperanto-movado (2000); tradukinto de Lumo de Orienta Eŭropo de V. Beekman (kun aliaj, 1978), Estona panoramo (kun aliaj, 1986), Ventolume de D. Vaarandi (kun aliaj, 1986), Noktaj aviadistoj de V. Beekman (1989); honora membro de UEA (1991).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 218-219).

25. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Jevgenij Aleksejevic Bokarjov (Бокарёв, 1904-1918-1971), rusa lingvisto kaj esperantisto, la unua prezidanto (1962-71) de Komisiono pri internaciaj ligoj de Sovetuniaj esperantistoj ĉe Unio de Societoj de Amikeco kun Eksterlando, membro de Internacia Komitato de MEM (1966-71), aŭtoro de la rusa-Esperanta (1966) kaj Esperanto-rusa (posteume, 1974) vortaroj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 40-41).

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj kaj memordatoj por februaro 2024, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/02/februaro-9

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi