Etikedaj arkivoj: financo

La Ondo de Esperanto Rekorda sumo de donacoj en 2023

La novaĵretejo La Ondo de Esperanto ekzistas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la samnoma bitgazeto La Ondo de Esperanto. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la gazeto estas legebla nur de tiuj, kiuj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Edukado.net kun subteno de UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Speciala oferto: duoble aliĝu al UEA pere de la 4a Virtuala Kongreso

Esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne estas individuaj membroj de UEA en 2023, povas nun duoble aliĝi al UEA por 2024+2023 kaj aldone al la 4a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), pagante nur la membro-kotizon de 2024. Tiun specialan oferton eblas ĝui … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Raporto: Helpo-Servo Ukrainio 2023-10-29

Pro la invado de Rusio okazis multaj personaj tragedioj. Damaĝiĝis multaj domoj, mortis aŭ vundiĝis homoj, aŭ Esperantistoj devis fuĝi pro sekurecaj kialoj. Aliaj perdis laboron aŭ draste reduktiĝis la vivrimedoj por aĉeti bezonataĵojn. La 5an de marto 2022 UEA … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Vojaĝu al la 10a TAKE!

TEJO parte financos la partoprenon de du nebrazilaj amerikaj junuloj en la 10a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la urbo Fortaleza, en Brazilo, de la 2a ĝis la 5a de novembro!

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu infanojn en Tanzanio iri al la Infankongreseto en 2024

Multaj infanoj en diversaj klasoj en Tanzanio lernas Esperanton, sed ili kutime havas eblecon uzi la lingvon nur ene de la klasĉambro. Tio limigas ilian plenan evoluon de lingvokapabloj kaj ne montras la utilecon de Esperanto. Tamen, unika ŝanco proksimiĝas: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dankon pro la donacoj!

La novaĵretejo La Ondo de Esperanto ekzistas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la samnoma bitgazeto La Ondo de Esperanto. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la gazeto estas legebla nur de tiuj, kiuj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

UEA ricevis subvencion per la programo Erasmus+

Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĝojas anonci la aljuĝon de administra subvencio per la renoma programo Erasmus+. La subvencikadro kovras trijaran periodon, cele al plivastigo de la prioritatoj de la Asocio, kongrue kun la temoj de la programo Erasmus+. La trijara projekta … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Por Afrika Retradio en Esperanto

Restas nur naŭ tagoj por atingi la sumon 2500€, bezonatan por krei la retradion de la Afrika Komisiono de UEA, kaj 75% el tiu ĉi sumo estas jam kolektita, do la celo estas atingebla. Dankon al ĉiuj donintoj, kaj antaŭdankon … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Programo “Ni semas” de la Afrika Komisiono: alvoko 2023 al projektoj

“Ni semas” estas programo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), lanĉita en 2015 kiel subvenciprogramo por malgrandaj Esperanto-projektoj. En 2022 ĝia regularo estis reviziita kaj nun la programo funkcias sub kunordigo de la Afrika Komisiono de UEA (AK) kun fokuso al Esperanto-projektoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Komuniko de la prezidanto de TEJO pri la rezulto de la Administra Subvencio 2023

Lastatempe venis la decido de la Eŭropa Komisiono pri nia kandidatiĝo por la administra subvencio (sub la fonduso Erasmus+). Rilate tion, kun granda plezuro mi informas vin, ke ni ricevis trijaran kadran akreditiĝon, kiu permesas al ni kandidatiĝi por la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Subtenu informadon pri Esperanto en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko

La Komisiono de UEA por Amerika Agado havas inter siaj taskoj en 2023 la informagadon al neesperantistoj en unu el la plej grandaj libro-foiroj de Latinameriko, la Internacia Libro-Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu dum 10 tagoj altiras kutime pli ol 600 … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dek mil dolaroj por via asocio

Google Grants ofertas subvencion de ĝis 10 mil dolaroj monate por ne-profitcelaj organizoj je la formo de senpagaj reklamoj ĉe Google Adwords. Tio signifas, ke via asocio ne ricevos monon, sed krediton por fari reklamojn en Google ĝis la valoro … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Dankon pro la donacoj

Ĉi tiu novaĵretejo funkcias kaj evoluas nur danke al la donacoj kaj abonoj al la almanako La Ondo de Esperanto. Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la almanako estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin. … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton