Etikedaj arkivoj: Ivan Turgenev

Ivan Turgenev: La maljunulino

Mi iris sola sur vasta kampo. Subite mi aŭdis post mia dorso facilajn, singardajn paŝojn… Iu iris laŭ miaj spuroj. Mi retrorigardis kaj ekvidis etan ĝiban maljunulinon, ĉirkaŭvolvitan per grizaj ĉifonoj. Tra ili videblis nur la vizaĝo de l’ maljunulino: … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ivan Turgenev: La vilaĝo

La lasta tago de junio; je mil verstoj ĉirkaŭe estas Ruslando – nia patrujo. Egala bluo kovras la tutan ĉielon, sur ĝi estas nur unu nubeto… ĝi kvazaŭ flosas, kvazaŭ degelas. Kalmo, varmo… la aero varmas kiel ĵus melkita lakto! … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Beletro | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Versaĵoj en prozo de Turgenev: Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto

Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023). Komence … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton