PRINTEMPaS: Intensivaj kursoj kaj ekzamenoj en Greziljono

Printempas

Lernu en kurso kun Zsófia, Marion, Duncan aŭ Paweł (2024.04.12-20) kaj/aŭ plenumu internacian Esperanto-ekzamenon (2024.04.19/21) kadre de la tradicia staĝo PRINTEMPaS en la Esperanto-kulturdomo “Kastelo Greziljono” (Francio).

En la programo:
▶ Kurso por la niveloj A1-A2 «Ni kuneku!» gvidata de Marion Quenut
▶ Kurso por prepariĝi al ekzameno B1 «Lernu kun ĝojo!» gvidata de Kóródy Zsófia
▶ Kurso por prepariĝi al ekzameno B2 «Kuraĝe antaŭen!» gvidata de Paweł Fischer-Kotowski
▶ Kurso por prepariĝi al ekzameno C1-C2 «Perspektivoj pri Esperanto» gvidata de Duncan Charters
▶ Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA (intervjuo)
▶ Prelegaro kun ekzercoj pri interkultura (komunika) kompetento gvidata de Duncan Charters
▶ Libroservo surloke, vidu la liston

Legu pli pri PRINTEMPaS en la retejo de Kastelo Greziljono”
https://gresillon.org/spip.php?page=rubrique&id_rubrique=20&lang=eo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/01/francujo-14

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi