Kandidatiĝu en la Konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”!

шол 2024

Tradicie la Fonduso “Partoprenu IJK-n” pretas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson (IJK). IJK 2024 okazos de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2024 en Šventoji, Litovio.

Dank’ al la fonduso, eblas parte kovri vojaĝkostojn laŭ plej malmultekosta maniero (la gajnintoj ricevos ĝis 80% de ĉiuj vojaĝkostoj), la loĝadon en la plej malmultekosta kategorio dum sep tagoj, kaj la programkotizon.

La limdato por kandidatiĝi estas la 16a de februaro 2024. La Estraro elektos la gajnintojn kaj anoncos ilin komence de marto 2024.

Nepraj kondiĉoj por kandidatiĝi estas

  • Esti individua membro de TEJO en 2024;
  • Esti preta ricevi kaj realigi taskojn de TEJO dum kaj post IJK (la taskoj estas interkonsentotaj kun la TEJO-Estraro);
  • Ĉeesti la tutan IJK-n (ĉiujn tagojn de la kongreso);
  • Esti je via unua eksterlanda IJK – AŬ – aktive agi en TEJO.

Aliaj kondiĉoj ne nepraj sed favore konsiderataj estas

  • Aĝi malpli ol 30 jaroj;
  • Bona regado de Esperanto, laŭeble pruvita per atestiloj;
  • Aktivado en landa aŭ loka organizo;
  • Neeblo alimaniere financi la partoprenon en la kongreso;
  • Iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj / aŭ helpi en la organizado.

Homoj de la tuta mondo rajtas kandidatiĝi por la konkurso.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/konkurso2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi