Arkivo por la etikedo 'Anglalingva literaturo'
23 Aprilo 2016 de AlKo
La 23a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Jen taŭga okazo por pritaksi lian influon – en la mondo ĝenerale kaj en la Esperanto-movado specife, ĉar ankaŭ ĉe Esperanto Shakespeare havis [...]
30 Decembro 2015 de AlKo
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling En la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. [...]
4 Aprilo 2015 de AlKo
Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 p.; 600 ekz. – (Serio Mondliteraturo; №18). [Legu pli detale pri la [...]
27 Februaro 2015 de AlKo
Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi. Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj [...]
22 Majo 2014 de AlKo
Rakonto de Mark Twain La konversacio drivis glate kaj agrable de vetero al rikoltoj, de rikoltoj al literaturo, de literaturo al skandalo, de skandalo al religio, kaj poste hazarde saltis sur la temon kontraŭŝtelistaj alarmiloj. Kaj nun por la unua fojo s-ro McWilliams montris emocion. Kiam ajn mi perceptas tiun signon ĉe ĉi tiu homo, [...]
9 Oktobro 2013 de AlKo
Rakonto de Jerome K. Jerome Mi informiĝis de homoj, kiuj devus scii – kaj mi povas kredi tion – ke en la aĝo de dek naŭ monatoj, li ploris ĉar lia avino ne permesis al li manĝigi ŝin per kulero, kaj en la aĝo de tri jaroj kaj duono oni elprenis lin lacegan el pluvo-barelo, [...]
5 Junio 2013 de AlKo
John Ronald Reuel Tolkien. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). – Represo de la 2a eldono (2005). – Kaliningrado: Sezonoj, [2013]. – 224 paĝoj, il. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 9). – Prezo: 18 eŭroj. Fine de majo samtempe kun La aventuroj de Ŝerloko [...]
3 Junio 2013 de AlKo
Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj. Fine de [...]
8 Februaro 2013 de AlKo
Orwell, George. Mil naŭcent okdek kvar / Tradukis el la angla Donald Broadribb. – 2a eld. – Nov-Jorko: Mondial, 2012. – 288 paĝoj. «Ne diru kun sopir’: “ne plu” / Sed kun dankemo: “estis ili”»*Donald Broadribb, brila esperantologo, vortaristo, recenzisto, redaktoro, kaj tradukisto el la angla, helena kaj hebrea, ve, forpasis oktobre 2012 en Aŭstralio, [...]
24 Decembro 2012 de AlKo
Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la [...]
7 Februaro 2012 de AlKo
Bill Auld (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj de libroj), kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de Sezonoj (en la Viena UK, 1992). Dum 1993–2001 ni ĉiujare eldonis unu libron de Auld, [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn [...]