Speciala oferto: Rigardante malantaŭen

rigardante malantaŭenAntaŭ 125 jaroj, la 22an de majo, forpasis la usona verkisto Edward Bellamy (1850-1898). Okaze de tiu datreveno dum la tuta majo la libroservo de UEA ofertas la 2an eldonon de lia epokfara romano Rigardante malantaŭen kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

La unua eldono de ĉi tiu libro, tradukita de Cornelius Marius Hamaker, aperis en 1937 en Roterdamo. La duan eldonon, 204-paĝan, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin, realigis Bero (Roterdamo, 2005). Mendu ĝin kontraŭ nur 11.50€ ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=7357

Legu pri Rigardante malantaŭen en la Esperanta vikipedio https://mallonge.net/yw

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/05/rigardante

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi