Arthur Conan Doyle. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 paĝoj. – (Serio Mondliteraturo; Volumo 18). – Prezo: 20 eŭroj.
Fine de majo en Kaŭno (Litovio) estis presita nova libro en la populara libroserio Mondliteraturo de la eldonejo Sezonoj – La aventuroj de Ŝerloko Holsmo.
Estas preskaŭ nekredeble, ke ĉi tiu klasikiĝinta novelaro de Arthur Conan Doyle ĝis nun ne aperis en Esperanto. Fine, Sezonoj realigis la ideon de William Auld (la tradukinto de La ĉashundo de la Baskerviloj) kaj eldonis la aventurojn de Ŝerloko Holmso kaj d-ro Vatsono, pri kies esperantigo kompetente laboris okpersona internacia tradukteamo.
La nova libro jam estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe pluraj grandaj Esperanto-libroservoj. Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti la librojn rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe Svetlana Smetanina en Moskvo. Ĝi estos vendata je rabatita prezo en BET-49 (julio 2013 en Utena) kaj en ARKONES XXIX (septembro 2013, Poznano).
En nia arkiva retejo estas legebla unu el la aventuroj, La Ruĝhara Ligo, kiun tradukis Russ Williams.
En la sama retejo estas ankaŭ detala libroprezento (kun la enhavtabelo).
Legu ĉi-sube la “antaŭbabilon” de Aleksander Korĵenkov, kiu ricevis en Kaŭno la ĵusprezitan librostokon la 23an de majo, ekzakte je sia 55a naskiĝdatreveno. Ĉu eldonisto povas ricevi pli bonan donacon?..
Halina Gorecka
ANTAŬBABILO
Ekde la apero de la ideo pri ĉi tiu libro ĝis la apero de la libro mem pasis 14 jaroj, kaj eble al iuj el la legantoj estas interese koni la eldon-historion de La aventuroj de Ŝerloko Holmso en Esperanto.
Ĉio komenciĝis en februaro 1999, kiam mi venis al Skotlando por renkontiĝi kun Bill (literature: William) Auld. Mia celo estis registri liajn rememorojn por poste pretigi kaj eldoni lian biografion. Meze de la plurhora intervjuo ĉe tablo, sur kiu staris mia poŝmagnetofono, ni paŭzis, kaj Bill petis rakonti pri la debito de la libroj, kiujn li lastatempe tradukis por nia eta eldonejo Sezonoj. Kvankam la elstaran sukceson de La Mastro de l’ Ringoj li jam konis el nia korespondado, li denove ĝojetis pro tio. Sed tute entuziasme Bill akceptis la plej freŝan informon pri la bonega ekvendo de La ĉashundo de la Baskerviloj, surmerkatigita nur antaŭ kelkaj monatoj.
“Tute sincere”, la skota plummajsto ekparolis, “mi ne atendis tion, kaj mi konfesas, ke mi preskaŭ malvolonte konsentis traduki la Ĉashundon, ja, se mi mem devus eldoni libron pri Holmso, mi elektus alian”.
“Ĉu la Skarlatan Etudon?”
“Ne! Kial?”
“Ĉar la plej frua. Kaj, krome, ĉar aperinta en la memorinda jaro 1887a.
“Ne! Ne ĝin. La Aventurojn!”
“Kial?”
“Ĉar la plej interesa. Kaj la plej legata”.
Tio estis sinpropono, kaj estis notite, ke ni revenos al la temo, post kiam Bill finos la tradukadon de Jurgen kaj Pikviko. La romano Jurgen de Cabell aperis ĉe Sezonoj en 2001, sed la tradukadon de Pikviko Bill ne sukcesis kompletigi…
La ideo estis forgesita por kelkaj jaroj.
Fine, en 2009 ni relanĉis ĝin, kaj – tre feliĉe – troviĝis pluraj dezirantoj partopreni la tradukadon laŭ la principoj, uzitaj de Bill en la tradukado de la Ĉashundo. Sed la komencita laboro post kelkaj monatoj estis “frostigita” pro la komplikitaj cirkonstancoj, en kiuj la du sezonanoj estis devigitaj forlasi sian loĝurbon Kaliningrado pro grava operacio en Moskvo.
Nur en majo 2013 la laboro estis finita, kaj nun Esperanto aldoniĝis al la multaj lingvoj, en kiuj la Aventuroj de Ŝerloko Holmso estas legeblaj.
La libro konsistas el 12 numeritaj aventuroj, kiuj aperadis ĉiumonate ekde julio 1891 ĝis junio 1892 en la brita monata revuo The Strand Magazine (fondita en januaro 1890), kaj kiuj estis eldonitaj libroforme en Britio kaj en Usono samtempe en oktobro 1892.
Kvankam tre bone konata, ĝi estas stranga kolekto. En kvar aventuroj krimo tute mankas. Kaj, kiam estas evidenta krimo, la trovita kriminto povas resti nepunita, ĉar Holmso ne ĉiam transdonas al la justico la rezultojn de sia enketado. Krome, atenta leganto facile rimarkas plurajn erarojn kaj malkongruaĵojn pri datoj, lokoj, nomoj kaj aliaj faktoj realaj kaj fikciaj. Eĉ la ŝlosilan vorton dedukti, kiu karakterizas la Holmsan metodon, Conan Doyle (aŭ Vatsono?) foje uzas anstataŭ indukti (reale Holmso jen deduktas, jen induktas).
Kial do oni jam dum 120 jaroj eldonas kaj reeldonas ĉi tiun strangan kaj erar(et)plenan kolekton? Kial oni tradukas kaj retradukas ĝin al dekoj da lingvoj? Kial senĉese aperas parodioj kaj pastiĉoj? Kial oni daŭre faras filmojn (jam pli ol 200), teatraĵojn kaj komputilajn ludojn pri la aventuroj de Ŝerloko Holmso?
Por kompreni tion, simple komencu legi. Kaj estas tre verŝajne, ke, eĉ se vi antaŭscias la solvon de la intrigo danke al pli frua legado kaj spektado, vi daŭrigos la legadon, ĉar la libro estas interesa. Kaj tial legata, – tute laŭ la karakterizo de Bill Auld.
Ni do danku al Bill, kiu proponis la ideon, kaj al la tradukintoj, kiuj realigis ĝin!
Nun direktu vian rigardon al la dekstra paĝo kaj ekpartoprenu la aventuradon kun Holmso kaj Vatsono.
Aleksander Korĵenkov
NOTOJ
Auld W. 75 jaroj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1999.
Alia koincido: Zamenhof kaj Conan Doyle naskiĝis en la sama 1859a jaro.
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/06/holmso
Eble indus esperantigi la Putilin-trilogion de Jusefovic (kiun mi estas leganta en la germana lingvo).
Legi tiun Eo-tradukon
http://esperanto.org/Ondo/Tl-ang14.htm
estas vera torturo.
Aparte ghenas la sistema esperantigo de la personaj nomoj, lau mi.
Do, mi preferas la tekston en la germana traduko.
Ioma korekto: esperanto-libroj pri aktualaj aferoj maloftas, sed tamen aperas. Ekzemple “Taglibro de malliberulo” de la iraka elmigrinto Hussain Mohammed Al-Amily. Oni povas pridiskuti ĝiajn ideojn, sed ĝia aktualeco estas senduba.
Mi skribis pri ĝi en mia blogo: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/467997
Mi ja faras tiajn esplorojn Andreas, kiel mi jam diris. Ne estis mi kiu plendis, ke oni ne tradukas sufiĉe da modernaj kaj modaj verkoj malgraŭ tio, ke ekzistas sufiĉe da verkistoj kaj eldonejoj, kiuj senpage permesas tradukojn. Vi eĉ pretendis, ke vi mem havas proponojn pri ĝuste tiuj verkistoj kaj eldonejoj.
Do, bone. Mi simple petas, ke vi malkaŝu viajn sekretajn kaj sendube tre indajn proponojn.
Kial vi mem ne faras la esploron pri “tradukendaj, modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon.”?
Roland skribis: “Aliflanke, se oni havas la tradukrajton, oni ne trovas Esperantistojn, kiuj pretas traduki.”
Ĉu vere? Ironie, vi afiŝis la jenan plendon ĝuste post mia peto al Andreas (al kiu li ankoraŭ ne respondis) provizi liston de tradukendaj, modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon. Do mi petas ankaŭ vin. 🙂
Do, mi esperas, ke hodiau vespere vi profitos la belan veteron (espereble ankau en Berlino) kaj aranghos grandan ghardenan festenon okaze de la rara okazo, ke vi povis, au devis, subteni la opinion de s-ro Künzli. 🙂
Estas unu el la maloftaj kazoj, kiam mi devas subteni la opinion de s-ro Künzli. Moderna literaturo, en la senco ke ĝi traktas aktualajn sociajn, politikajn, ideologiajn aŭ ekologiajn temon, ne estas tradukata al Esperanto.
La nobelpremiitoj eble ne estas la taŭga gvidlinio, ĉar ili ricevas la premion por verkoj, kiuj ekestis antaŭ deko da jaroj.
Sed en ĉiu lando ekzistas listoj de la plej ofte venditaj libroj. La gazetaro, radio kaj televido raportas pri la “plej gravaj” libroj de la jaro. Sed la Esperanto-mondo ne rimarkas tion.
Oni preferas traduki “klasikajn”, do tute malnovajn verkojn. En la frua periodo tio havis sencon: oni devis montri al la publiko, ke eblas traduki tion.
Tio pruvo ekzistas kaj ne necesas aldoni plian elementon.
Necesas pruvi, ke Esperanto povas rapide reagi al aktualaj tendencoj. La sola verko dum la lastaj jaroj estas la traduko de populara libreto de Stéphan Hessel, kiu traktas aktualan problemon.
Alia ekzemplo estas “Kie ni povas trovi Dion?” tradukita, financata kaj eldonita de privata grupo (http://porkido.wordpress.com)
Ankaŭ mi sukcesis ricevi la permeson de la verkisto Robert Menasse kaj tradukis lian alvokon por Eŭropa Respubliko, legebla en “libera folio”
http://www.liberafolio.org/Members/Agrokarbo/alvoko-por-eŭroa-respubliko-nun-en-esperanto
Cetere la rajton por traduko oni kutime ricevas senpage aŭ kontraŭ simbola sumo, ĉar la aŭtoroj kaj eldonejoj bone scias, ke la esperanto-merkato estas tute marĝena. Sed la Esperantistoj eĉ ne aŭdacas demandi la eldonejojn.
Aliflanke, se oni havas la tradukrajton, oni ne trovas Esperantistojn, kiuj pretas traduki. Ili ĉiuj havas siajn proprajn projektojn, pri kiuj neniu interesiĝas.
Andreas, mia demando estis serioza, ne retorika. Kiel tradukemulo kiu jam malŝparis multan tempon vane baraktante kun eldonejo por ricevi rajton elangligi modernan, furoran verkon, mi ege interesiĝas pri viaj proponoj.
Do se vi havas liston de indaj modernaj verkoj kies posedantoj permesas senpagan tradukon, mi avide volas vidi ĝin.
Mi faris tiajn proponojn antau kelkaj jaroj. Neniu interesighis prie.
Andreas, ĉu vi havas konkretajn proponojn pri verkoj modernaj kaj tradukindaj, kiujn oni rajtas enesperantigi kaj eldoni senpage?
Por chinoj tiu libro certe povus esti alloga. Do, distribuu ghin en Chinio! En la lokaj kluboj de Europo vershajne neniu plu interesighas pri tio.
Resumo, 79 vortoj. Komentado, 582 vortoj.
Resumo:
Mi laudas la eldonon de la libro Sherloko Holmso, substrekante la gravan rolon de libroj en la Esperanto-Movadoj. Mi alte taksas la interdiskuton inter Andreas kaj Hochjo. Mi indikas, ke tro da instruistoj de Esperanto ne utiligas Esperantan literaturon en duagradaj kursoj, kaj ke tio estas eraro. Mi esperas forigi miskomprenon de niaj instruistoj pri kiam instrui gramatikon, kaj kiam instrui LITERATURON. Mi proponas, ke lokaj kluboj starigu kursojn por priparoli literaturon, komencante kun la nova libro Sherloko Holmso.
Komentado:
La novajho pri la nova eldono de pli ol 200-pagha libro nomata Sherloko Holmso estas boneta informo. La reciproka dialogo inter Hochjo kaj Andreas ankau estas bona. Ili ne nur auskultas unu al la alia, ili respondas rekte kaj konstruas utilajn ideojn por la bonfarto de nia esperanta libraro. Mi plejparte konsentas kun ambau komentantoj. Mi esperas, ke tiaj dialogoj pli kaj pli trovighos en la diskutejo, char per tiaj interparoloj ni chiuj lernas.
Mi chiam pensis kaj pensas, ke unu el la plej gravaj partoj de Esperanto kaj la Esperanto-Movadoj estas la eldonado kaj LEGADO, UTILIGADO de libroj. Pri libroj, mi chiam miris, ke preskau neniu el niaj instruistoj au instruantoj alvenas al la konkludo, ke post baza kurso de Esperanto, alvenas la momento utiligi Esperanton, kaj en klaschambro tio povas signifi, ke kursanoj PER Esperanto interdiskutas pri esperanta literaturo, tradukita kaj originala. Por mi, duagrada kurso de Esperanto estas kurso en kiu oni legas kaj parolas pri tio kion oni legas. Ne pri vortoj kaj gramatikajhoj, sed pri IDEOJ.
Sed kiam mi parolas pri libroj, mi ne parolas pri LERNOLIBROJ, au pri SIMPLIGITAJ libroj. Certe, la verkoj Gerda Malaperas kaj similaj libroj de Claude Piron havas sian rolon, sed se Esperanto estas la plej facile lernebla lingvo instruata hodiau en nia mondo, oni ne tiom bezonas tiom da helpolibroj dum tiom da tempo.
Mi mem lernis la francan lingvon legante. Mi achetis la trivolumenan libron Les Miserables de Victor Hugo, kaj per Esperanto-Franca vortaro che-mane, legis la tutan libron, kontrolante kelkajn nekonatajn terminojn en la vortaro, sed chefe divenante la signifon de vortoj kaj gramatikajhoj tra pli ol 1600 paghoj. Oni sciu, ke mi mem ne estis tiutempe (chirkau 1985) bona lingvolernanto, kaj ke mi studis lingvojn che la universitato kaj mezlernejo nur 3 monatojn.
Tamen, mi amas librojn. Kaj se multe da niaj gelernantoj ne tiom shatas legi librojn, ili tamen certe shatas ideojn kaj vivon. Ili shatas misterojn kaj shatas legi pri detektivoj, pri sciencofikcio, pri aventuroj, pri amo kaj amoro, ktp. Bedaurinde, en la manoj de nelertaj au de neprofesiaj instruantoj, bela libro ighas teda gramatika ekzerco, ighas enuiga vorto-analiza momento. Per tia nenatura aliro al literaturo, mi firme kredas, ke ni detruas parton de la venonteco de Esperanto.
Ne kredu, ke kiam mi mem instruas Esperanton, al komencantoj, mi neglektas la instruadon de gramatiko! Tiuj kiuj konas mian BEK-kurson scias, ke mi estas tre tre rigora pri ghusta utiligo de la gramatiko de Esperanto, kaj tio inkluzivas utiligon de -IG kaj -IGH lau la skemo de Claude Gacond kaj Stefano Keller, kaj krome mi postulas altan kapablon kompreni kaj utiligi la 18-participan sistemon kun rekta rilato al la subpropozicia sistemo. Sed tiu kurso mia estas por eklerni Esperanton, kaj lerni ghin por posta praktika parolado KAJ LEGADO.
Mi esperas, ke nun, kun la nova eldono de la libro Sherloko Holmso, estas bona momento provi iom seriozigi nian instruadon de niaj duagradaj kursoj de Esperanto, kaj utiligi bonajn librojn por ghuste tio, kion la verkisto celis: la ghuado de vivo kaj de ideoj, ne de afiksoj kaj akuzativo.
Mi proponas, ke niaj lokaj kluboj starigi kursojn pri literaturo, achetante por chiuj partoprenantoj la libron Sherkloko Holmso. La shlosilo de la sukceso de tia kurso estos, ke la instruisto lernu mem kiel paroligi homojn, kiel diskutigi homojn por ke la lernantoj priparolu, kun certa grado de energio kaj emocio, la IDEOJN prezentitajn en la libro, komparante tiujn ideojn al nia socio, al nia mondkoncepto kaj al ni mem.
Dennis Keefe
Chi tiu komento estas ghusta kaj prava. Havigo de kopirajto ofte estas ligita kun dispono pri mono. Sed ekzistas ankau verkistoj kaj eldonejoj, kiuj senpage permesas tradukojn.
Tamen mono ekzistas. Anstatau jheti la monon tra la fenestro por Eo, kiel kutimas fari ekzemple s-ro Miyoshi, ESF kaj UEA, estus pli utile investi la monon en tiajn traduk-projektojn.
Sed la sinteno de la Eo-movado al literaturo kaj beletro chiam estis ambivalenta. Plej ofte oni utiligis tradukojn por propagandaj celoj por montri, ke “ankau Esperanto funkcias kiel literatura lingvo kaj ke ankau tiu kaj jena verko ekzistas en Eo”.
Konsentite; kompreneble estus ege bona afero, se oni tradukus pli multajn modernajn verkojn en Esperanton. Certe ne mankas tradukistoj kiuj volonte tion farus, se ne barus la vojon du grandaj defioj: mono kaj kopirajto. La plej furoraj modernaj verkoj estas ankaŭ la verkoj plej avide tenataj de siaj respektivaj posedantoj. Ricevi kopirajton de ili postulas ne nur grandan influon (kiun niaj eldonejoj ne havas) kaj pli grave, multan monon (kiun ni tutcerte ne havas).
Povas esti. Char finfine la britoj devas flegi sian literaturan heredajhon. Normala afero.
En la kontinenta (germana, austra, svisa) TV Serloko Holmso ne plu aperas. Li estas en principo anstatauita de (la sama eksmoda kaj ankau angla!!!) Poirot kaj de pli modernaj filmproduktajhoj, precipe usonaj kaj germanaj.
Nu, eksmode au ne, estas bone ke klasikajhoj kiel S.H. ekzistas en Eo. Mi ne diris, ke mi estas kontrau tio. Male, mi asertis, ke chiu libro de la monda literaturo devus ekzisti ankau en Eo, se Eo volus ludi pli gravan rolon kiel mondlingvo en la literaturo.
Mi nur montris min skeptika rilate la elekton de prioritatoj de tradukendaj verkoj al Eo kaj esprimis la opinion, kaj deziron, ke oni traduku pli modernajn verkojn. Sed se la e-istoj nepre volas traduki verkon kiel S.H., oni neniel malhelpu ilin fari tion. Kaj se la traduko farighis modela, ekzistas despli granda kialo por ghoji kaj gratuli al la tradukintoj. Chi tiu principo validas por chiu verko.
Eksmodiĝis? Ĉu vere? La filmadaptaĵo de reĝisoro Guy Ritchie en 2009 (en kiu ĉefrolis Robert Downey Jr. kaj Jude Law) estis tiel moda, ke oni enspezis pli ol duonmiliardon da usonaj dolaroj pro ĝi. Sekvis alia simile furora Sherlock-aventuro en 2011 (la filmo “Sherlock Holmes: A Game of Shadows”) kaj eĉ nun filmiĝas dua sezono de la BBC-televidserio “Sherlock” kun aktoro Benedict Cumberbatch kiel Holmes…
Multaj libroj, kiuj devus ekzisti en Esperanto, ne aperis en Esperanto, ekzemple la plimulto de la nobelpremiitaj libroj, la plimulto de la bestseleraj libroj de la mondo, la plimulto de la 100 plej bonaj libroj de Le Monde ktp. ktp. ktp. ktp.
Sed ekzistas e-istoj, kiuj opinias, ke ne nepre necesas traduki librojn al Eo, char ili jam ekzistas en la koncernaj naciaj lingvoj. Stranga opinio (kiu certe ne helpis la progreson de Esperanto!
Sed shajnas, ke intertempe Sherlock Holmes eksmodighis kiel klasikulo, almenau en Usono kaj Europo. La usonaj produktajhoj de Sh.H. apartenas al la foraj tempoj de la 50aj jaroj, la germanaj al la 60aj kaj 70aj jaroj, kaj ech en Ruslando la rusaj produktajhoj apartenas al la 80aj jaroj.
Eble oni elektu la verkojn de pli modernaj autoroj por tradukado al Eo. Nu jes, la autorrajtoj…
Sed eble mi mendos tiun novan libron por legi Sh. H. en Eo, despli ke la traduko promesas bonan kvaliton!