Artisto en ŝanĝiĝanta mondo

Kazuo Iŝiguro, nobelpremiito pri literaturo 2017

Malfacilas esti kandidato. Kutime la favoratoj por la Nobel-premio pri literaturo en la profesiaj vetlistoj gajnas nenion. Alternative oni povas atribui la premion al si mem (aŭ almenaŭ sian fikcian alian “mi”), kiel faris John Updike en Bech en premego (Bech at Bay). Ankaŭ la nuntempa ada kandidato Haruko Murakami faris jam ironian referencon al la fama premio. En Senkolora Tazaki Cukuru kaj liaj jaroj de pilgrimado li notis, ke junaj talentoj povas gajni nur monon, kiam ili ricevas Nobel-premion “aŭ ion alian”. Notu bone: junaj talentoj! Murakami jam ne bezonas ajnan konfirmon. Ankaŭ ĉi-jara laŭreato enspezas sufiĉe sen manpremo el Stokholmo. Kaj finfine ili eĉ denove trovis verkiston – mirinde post la lastjaraj ekskursoj al marĝenaj distriktoj de la literaturo.

La elekto de Kazuo Iŝiguro estas laŭ la profesiaj kolegoj ĉe la internaciaj felietonoj iom surpriza, tamen bona. Unu el liaj plej avidaj legantoj estas ĝuste Murakami, kiu ĉe la apero de nova libro de Iŝiguro lasas ĉion por tuj frandi lian novan libron.

Iŝiguro estas ekzemplo por el- kaj enmigrado sur nia tutmondiĝanta tero. Kiel japandevena verkisto en la angla lingvo li mem spertas la “abismon sub nia iluzia sento de konekto de la mondo” kiel asertis la Nobel-komitato. La verkaro de Iŝiguro estas plena de imagitaj hejmlandoj. Ni estas multmaniere en konekto kun la mondo. En sia unua verko Pala vido de montoj eĉ Japanio estas tiela imago surbaze de filmoj kaj romanoj. Tamen li ne priskribas Japanion kiel “perditan paradizon”.

Probable la plej konata kaj sukcesa romano de Iŝiguro (ankaŭ pro la fama filma adapto) estas La Restaĵoj de la Tago. Temas baze pri la tragedio de la homo en la persono de la lojala ĉefservisto Stevens, kiu klopodas konservi sian dignon, sed tamen perdas sian homecon. Stevens decidas esti fidela al sia mastro kaj subpremas la ceterajn tavolojn de siaj emocioj. La restaĵoj de la tago tiel temas ankaŭ pri dekondukita idealismo.

Iŝiguro estas por la publiko relative konata premiito, certe ankaŭ pro tio, ke li verkis originalajn kaj adaptitajn scenarojn por famaj filmoj. Li reverkis sian romanon Neniam forlasu min kaj por la granda ekrano kaj por la televido. Tial iuj kritikistoj ja asertis, ke li verkas ne veran literaturon, sed eble nur altnivelajn distrajn romanojn. Eble Iŝiguro estas unu el la maloftaj verkistoj, kiuj kapablas verki ambicie kaj populare. Neniam forlasu min estas unu el la plej glaciaj malutopioj de la lastaj jaroj. Ni renkontiĝas kun grupo da junuloj, kiuj lernis, ke ili estas tre specialaj kaj aliaj ol la ceteraj homoj. Iom post iom ni komprenas, ke iliaj korpoj funkcias kiel stoko de rezervaj partoj por estontaj transplantadoj. Denove Iŝiguro esploras la homajn kondiĉojn kaj dubojn pri identeco, ĉi-foje en la kostumo de scienc-fikcio.

Esperantoparolantoj ja spertas ĉiutage, ke ni havas diversajn identecojn en diversaj kuntekstoj kaj komunumoj. Ni scias, ke ni estas difinitaj de multaj faktoroj kaj ne de nur unu faktoro. La mondo fariĝas tro komplikita. Pro tio multaj homoj serĉas simplajn respondojn al malsimplaj demandoj. Tial estas bele, ke la Nobel-komitato elektis verkiston, kiu esploras kiom delikata kaj kunmetita estas la homa ekzisto. Bravo, Stokholmo! Gratulon, Kazuo Iŝiguro!

Wolfgang Kirschstein

Legu ankaŭ

Wolfgang Kirschstein. La tempoj ja ŝanĝiĝas: Bob Dylan, nobelpremiito pri literaturo 2016

La tempoj ja ŝanĝiĝas

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/11/kazuo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi