Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Rudyard Kipling

KiplingEn la jaro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907) kaj “prikantisto” de la brita koloniismo. Kaj krome Kipling sendube estis ankaŭ elstara vojaĝanto. Malfacilas kalkuli, sed ŝajnas, ke li estis mondĉampiono pri veturado kaj navigado en la antaŭaviada epoko. Nu, sen konsideri tiujn, por kiuj vojaĝoj estis laboro.

Kipling naskiĝis la 30an de decembro 1865 en la tiama Bombajo (Hindio/Barato). Lia patro, John Lockwood Kipling, laboris kiel instruisto en la loka belarta lernejo, kaj estonte estis postenigita kiel direktoro de la muzeo en Lahore (nun la urbo apartenas al Pakistano). La onklo de Rudyard estis pentristo Edward Burne-Jones, la kuzo de Kipling estis Stanley Baldwin, kiu trifoje okupis la fotelon de la brita ĉefministro. La malkutima nomo Rudyard aperis ĉe la knabo dank’ al la samtitola lago, sur kies bordoj liaj gepatroj laŭlegende renkontiĝis kaj ekamis unu la alian. La nomo Joseph praktike neniam estis uzata: tio estis familia tradicio. La Kiplingoj siajn plej aĝajn filojn alterne nomis John kaj Joseph.

En la aĝo de ses jaroj komenciĝis liaj mondveturadoj. Unue oni portis la etan Rudyard en Anglion, kie li dum 11 jaroj loĝis memstare (pli ĝuste, en la familio de konatoj). En 1882 li denove veturis en Hindion. En Lahore li dungiĝis kiel redaktoro de loka ĵurnalo kaj krome ekverkis poeziaĵojn kaj prozaĵojn. Ekde la mezo de la 1890aj jaroj Kipling pendolis tien-reen tra la lando, estante raportisto de la ĵurnalo The Pioneer, eldonata en Allahabad. Sed jam je la jaro 1888 li havis ses eldonitajn librojn – kolektojn de rakontoj. Kaj ĉiuj estis sufiĉe sukcesaj.

En 1889 Kipling forveturis en Londonon, kie tuj estis akceptita en kelkajn renomajn klubojn. Inter liaj amikoj kaj konatoj troviĝis multaj popularaj verkistoj, ekzemple, Henry Rider Haggard kaj Henry James. Kipling rapide famiĝis kiel aŭtoro de realismaj rakontoj kaj historioj, en kiujn li majstre enplektis ritmojn de la strata lingvaĵo kaj slango, ankaŭ tiun de soldatoj. En 1890 enmondiĝis lia unua romano, kiu nomiĝis La lumo, kiu estingiĝis (The Light that Failed). Proksimume samtiam Kipling aperigis la poste famegan Baladon pri la Oriento kaj Okcidento:

Malsamas komplete sen ŝanc’ je kuniĝ’ por ĉiam Uest’ kaj Eost’,
ĝis Ter’ kaj Ĉielo aperos ĉe Dio en granda prijuĝa post’.
Sed ja ne ekzistas Eost’ kaj Uest’, nek ras’, nek landlima kurten’,
se staras du homoj vizaĝ’-al-vizaĝe – eĉ se kun malsama deven’.

(Tradukis G. Arosev)

Ĉi-sube estas menciitaj “renomaj kluboj”. Kiam temas pri ili kaj pri verkisto, eĉ se juna, oni imagas la kutimaj britajn klubojn de ĝentilhomoj. Tamen Kipling ankaŭ estis akceptita en alian klubon – kriketan. Dum pli ol 20 jaroj (1890–1913) en Londono ekzistis konatega amatora kriketa teamo. Ĝin fondis James Barrie (aŭtoro de Peter Pan) kaj, sen troa pripensado, titolis ĝin Allahakbarries. Barrie komence erare opiniis, ke “Allah akbar” signifas en la araba “ĉielo helpas nin”, kaj poste oni jam ne volis ŝanĝi la nomon de la teamo.

En 1892 Kipling geedziĝis kun Caroline – fratino de sia usona amiko Wolcott Balestier, kiu kunaŭtoris la novelon Naulakha. La novgeedzoj forveturis en Usonon, kie ili vivis sekvajn kvar jarojn, kaj kie Kipling ekverkis librojn por infanoj kaj adoleskantoj. Ĝuste tie kaj tiam estis verkitaj la du unuaj Ĝangalaj libroj, famigintaj la aŭtoron tutmonde.

Je la sekva jaro post la reveno el Usono aperis lia romano Aŭdacaj kapitanoj, kaj en 1898 la verkisto startis en Afrikon. Tie li amikiĝis kun la brita kaj sudafrika politikisto Cecil Rhodes kaj ankaŭ eklaboris pri la sekva infana libro, kiu poste aperis sub la titolo Tiel do rakontoj (Just So Stories, 1902). Post pliaj du jaroj Kipling verkis la versaĵon La ŝarĝo de blankulo (The White Man’s Burden). Ĉi tiu frazo iĝis tre vaste konata karakteriza priskribo de la imperiisma misio en la kolonioj. Kipling proponis al la usona prezidento Theodore Roosevelt, kiun li persone konis, uzi la versaĵon por persvadi dubintajn usonanojn pri la neceso konkeri Filipinojn, kontraŭ kiu la Unuiĝintaj Ŝtatoj tiam militis. La versaĵo estas unu el plej gravaj atestoj de la imperiisma pensmaniero:

Blankulan ŝarĝon prenu, militon pelu for,
malsaton kaj malsanon ĉesigu kun fervor’.
Kaj se proksimas celo, volata de l’ amas’,
paganaj stult’ kaj pigro kondukos al frakas’.

(Tradukis G. Arosev)

Kipling EsperantoEn la unua jaro de la dudeka jarcento aperis lia romano Kim – pri adoleskanto el Lahore, kies kreskadon sekvas la legantoj. Kim estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj libroj de Kipling kaj ankaŭ unu el la plej bonaj literaturaj memoraĵoj pri la Hindio de la koloniisma epoko. Ĉi tiun opinion dividas ne nur anglaj, sed ankaŭ hindiaj kaj pakistanaj aŭtoroj kaj kritikistoj.

Kipling EsperantoMalfacilas imagi la popularecon de Kipling. Oni skribis pri li preskaŭ ĉiutage. Liaj novaj libroj estis disvendataj ene de kelkaj tagoj. Logika sekvo de tio estis la decido aljuĝi al Kipling la literaturan Nobelpremion. Tio okazis en 1907. Konsiderante, ke la unua literatura Nobelpremio estis aljuĝita en 1901, ne estas mirinde, ke Kipling iĝis la plej juna laŭreato (je la anonco li ne estis eĉ 42-jara). Sed jes estas mirinde, ke dum la sekvaj 108 jaroj neniu (grava nuanco: neniu el la literaturaj laŭreatoj) superis tiun rezulton: Albert Camus en 1957 estis 44-jara. La Nobel-komitato donis la premion al Kipling pro la “observa forto, fantazia originaleco, idea matureco kaj elstara talento de rakontanto, kiuj karakterizas kreadon de la tutmonde konata aŭtoro”. Aldone Kipling iĝis la unua laŭreato inter anglalingvaj verkistoj (antaŭ li oni premiis du francojn, germanon, norvegon, italon, hispanon kaj polon).

En 1910 aperis la poemkolekto Premioj kaj feoj (Rewards and Fairies), kiun kunkonsistigis lia verŝajne plej fama verko, kreita ne por infanoj: la versaĵo Se (If–). Ĝi estis tradukita, ŝajne, en ĉiujn eblajn lingvojn. La homoj ĝis nun ĉerpas en la sagacaj versoj subtenon kaj apogon:

Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot’,
kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot’;
Se via kor’ kaj nervoj, malgraŭ trivo,
plu servas eĉ en stato de ruin’,
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: “Tenu vin!”

(Tradukis V. Melnikov)

Post la Unua Mondmilito la populareco de Kipling ekŝrumpis. Aldoniĝis ŝoko post familia tragedio: Jack, la plej aĝa filo de la verkisto, estante soldato, pereis en la aĝo de 18 jaroj. La junulo ne devis militservi pro la miopeco, sed la tuta familio decidis, ke Jack ne rajtas resti hejme – kvankam Kipling povus peti por la filo. Oni rakontas, ke post ricevo de la malĝoja sciigo Kipling ne volis interkomunikiĝi kun la ekstera mondo, ermitiĝis kaj pro tio unu el la gazetoj eĉ aperigis nekrologon pri li. Sur la memorŝtono de Jack estas ĉizitaj vortoj de Kipling, kiu sentis sin plenkulpa: “Se aperos demandoj, kial ni mortis, diru: ĉar niaj patroj mensogis”. Ĉi tiu frazo estas klarigebla jene: komence de la milito Kipling estis unu el ĝiaj plej malfermaj subtenantoj. Poste lian optimismon ŝanĝis pli kaj pli morna humoro, kio ankaŭ respeguliĝis en liaj sekvaj libroj. Kipling laboris ĝis la komenco de la 1930aj jaroj, kvankam ĉiam kun malpli kaj malpli da sukceso.

Jorge Luis Borges skribis en tre malafablaj vortoj pri kaŭzoj de tio: “Kipling estas konsiderata la plej grava poeto de la Brita Imperio. Tio ne estas honta, tamen sufiĉa, por forgesi lian nomon – plej unue en Anglio. Samlandanoj de Kipling neniam pardonis liajn senĉesajn referencojn al la imperia tempo”. George Orwell, ne konsentanta kun Kipling, pensis alie: “Ene de kvin literaturaj generacioj ĉiu klera homo malrespektis Kiplingon, sed fine naŭ dekonoj de la kleraj homoj estas forgesitaj, sed Kipling estas daŭre kun ni”.

Rudyard Kipling mortis en 1936 pro apopleksio. Postmorte liaj verkoj – escepte de kelkaj versaĵoj kaj infanaj libroj – por iom da tempo estis forgesitaj. Nun la politikaj starpunktoj de Kipling estas daŭre kritikataj, sed liaj libroj – kaj prozo, kaj poezio – estas konsiderataj anglalingvaj klasikaĵoj.

Grigorij Arosev

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/12/arosev-4

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo1

  1. Plenan tekston de If / Se kun la Esperanto-traduko oni povas legi:
    http://esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Se.html

Respondi