Rakonto de Mark Twain
La konversacio drivis glate kaj agrable de vetero al rikoltoj, de rikoltoj al literaturo, de literaturo al skandalo, de skandalo al religio, kaj poste hazarde saltis sur la temon kontraŭŝtelistaj alarmiloj. Kaj nun por la unua fojo s-ro McWilliams montris emocion. Kiam ajn mi perceptas tiun signon ĉe ĉi tiu homo, mi rekonas ĝin kaj silentiĝas kaj donas al li oportunon por malŝarĝi sian koron. Li diris kun malbone regata emocio:
“Mi ne pagas eĉ unu cendon por kontraŭŝtelistaj alarmiloj, s-ro Twain – ne unu cendon – kaj mi diros al vi la kialon. Kiam ni preskaŭ finis konstrui nian domon, ni trovis, ke iom da mono restis al ni, pro tio, ke la tubisto ne sciis pri ĝi. Mi proponis klerigi la paganojn per ĝi, ĉar mi ĉiam ial malestimis la paganojn; sed s-ino McWilliams diris male, ke ni havu kontraŭŝtelistan alarmilon. Mi akceptis ĉi tiun kompromison. Mi klarigu, ke ĉiam, kiam mi volas ion, kaj s-ino McWilliams volas ion alian, kaj ni decidas akiri tion, kion s-ino McWilliams volas – kiel ni ĉiam decidas – ŝi nomas tion kompromiso. Nu, bone: la viro venis de Novjorko kaj instalis la alarmilon kaj postulis tricent dudek kvin dolarojn por ĝi kaj diris, ke ni povos dormi trankvile nun. Do tiel ni faris dum kelka tempo – dum eble monato. Poste iun nokton ni flaris fumon, kaj mi ricevis proponon ellitiĝi kaj esplori la problemon. Mi ekbruligis kandelon kaj ekiris al la ŝtuparo kaj renkontis ŝteliston elirantan el ĉambro kun korbo da stanaj teleroj, kiujn li mistaksis arĝentaj en la mallumo. Li fumis pipon. Mi diris, ‘Mia amiko, ni ne permesas fumadon en ĉi tiu ĉambro.’ Li diris, ke li estas fremdulo kaj do oni ne atendu, ke li sciu la regulojn de la domo; li diris, ke li estis en multaj domoj tiel bonaj, kiel ĉi tiu, kaj neniam antaŭe estis tia malpermeso. Li aldonis, ke laŭ lia sperto tiaj reguloj neniam estis konsiderataj aplikeblaj al ŝtelistoj ĉiuokaze.
“Mi diris: ‘Do plu fumu, se tia estas la kutimo, kvankam mi opinias, ke koncedi al ŝtelisto privilegion ne donitan al episkopo estas evidenta signo de la malmoraleco de la nuna epoko. Sed formetante tion, kian rajton vi havas eniri ĉi tiun domon tiel ruze kaj kaŝe, sen sonorigi la kontraŭŝtelistan alarmilon?’
“Li aspektis konfuzita kaj hontigita kaj diris embarasite: ”Mi petegas mil pardonojn. Mi ne sciis, ke vi havas kontraŭŝtelistan alarmilon, ĉar alie mi estus sonoriginta ĝin. Mi petegas vin ne mencii tion kie miaj gepatroj aŭdus tion, ĉar ili estas maljunaj kaj malfortaj, kaj tia ŝajne fia malrespekto al la sanktaj konvencioj de nia kristana civilizacio eble tro draste disŝirus la delikatan ponton, kiu pendas mallume inter la pala efemera nuno kaj la solenaj profundaj abismoj de la eternoj. Ĉu vi bonvolus doni al mi alumeton?’
“Mi diris: ‘Via sentemo decas, sed se vi permesos al mi paroli rekte, metaforojn vi ne plene majstras. Ŝparu vian femuron; tiuj alumetoj ekflamiĝas nur per la skatolo, kaj malofte eĉ tie, fakte, se fidi mian sperton. Sed por reveni al la afero: kiel vi eniris ĉi tien?’
“ ‘Tra fenestro sur la dua etaĝo.’
“Ja estis tiel. Mi reaĉetis la telerojn kontraŭ lombardista prezo, minus reklamokosto, bonan-noktis la ŝteliston, fermis la fenestron post li, kaj revenis al la komandejo por raporti. La sekvan matenon ni alvokis la viron pri la kontraŭŝtelista alarmilo, kaj li venis kaj klarigis, ke la alarmilo ne eksonoris ĉar neniu parto de la domo krom la teretaĝo estis konektita al la alarmilo. Tio estis simple idiota; estus same malutile surhavi nenian kirason en batalo, kiel havi ĝin nur sur la kruroj. La profesiulo nun konektis la tutan duan etaĝon al la alarmilo, postulis tricent dolarojn por tio, kaj foriris. Iun postan nokton mi trovis sur la tria etaĝo ŝteliston ekgrimpantan malsupren laŭ ŝtupetaro kun multaj diversaj posedaĵoj. Mia unua impulso estis fendi lian kapon per bilarda bastono; sed mia dua estis ne plenumi tiun agon, ĉar li estis inter mi kaj la bilarda bastonaro. La dua impulso estis klare la plej taŭga, do mi detenis min kaj komencis kompromisi. Mi reaĉetis la posedaĵojn kontraŭ antaŭaj prezoj, post subtraho de dek elcentoj pro uzo de ŝtupetaro, ĉar ĝi estis mia ŝtupetaro, kaj la sekvan tagon ni alvokis la profesiulon denove kaj igis lin konekti la trian etaĝon al la alarmilo, kontraŭ tricent dolaroj.
“La ‘anoncilo’ jam atingis imponajn dimensiojn. Ĝi surhavis kvardek sep tekstajn etikedojn kun la nomoj de la diversaj ĉambroj kaj kamentuboj, kaj ĝi okupis la spacon de ordinara vestoŝranko. La gongo tiel grandis kiel lavo-pelvo kaj situis sur la muro super nia lito. Estis drato de la domo al la loĝejo de la koĉero en la stalo kaj nobla gongo apud lia kapkuseno.
“Nun devus esti komforte al ni krom unu difekto. Ĉiumatene je la kvina la kuiristo malfermis la kuirejan pordon laŭ kutimo kaj ekbruegis tiu gongo! Kiam tio okazis unuafoje, mi pensis, ke certe alvenis la Lasta Tago. Mi ne pensis tion en la lito – sed ekster ĝi – ĉar la unua rezulto de tiu terura gongo estas ĵeti vin trans la domon kaj frapi vin kontraŭ la muron kaj poste volvi vin kaj igi vin barakti kiel araneo sur forno, ĝis iu fermas la kuirejan pordon. Verdire ekzistas nenia bruo eĉ iomete komparebla al tiu terura bruo farita de tiu gongo. Nu, tiu katastrofo okazis ĉiumatene regule je la kvina horo kaj perdigis al ni tri horojn da dormo, ĉar, komprenu, kiam tiu aĵo vekas vin, ĝi ne nur parte vekas vin; ĝi vekegas vin totale, konsciencon kaj ĉion, kaj vi tiam spertos dek ok horojn da absoluta maldormo – dek ok horojn de la plej neimagebla absoluta maldormo, kiun vi iam ajn spertis en via vivo. Fremdulo mortis ĉe ni iam, kaj ni foriris kaj lasis lin en nia ĉambro tra la nokto. Ĉu tiu fremdulo atendis ĝis la Ĝenerala Juĝo? Tute ne; li vekiĝis je la kvina la sekvan matenon en la plej tuja kaj senceremonia maniero. Mi sciis, ke li vekiĝos; mi tre bone sciis. Li kolektis sian viv-asekuron kaj vivis feliĉe poste, ĉar ekzistis sufiĉa pruvo pri la sendubeco de lia morto.
“Nu, ni laŭgrade paliĝis survoje al pli bona lando, tio estas ĉiela, pro la ĉiutage perdita dormo; do ni fine alvokis la profesiulon denove kaj li konektis draton al la ekstero de la pordo, ĉe kiu Thomas la intendanto ĉiam faris unu etan eraron – li malŝaltis la alarmilon nokte, kiam li iris dormi, kaj reŝaltis ĝin frumatene, ĝuste antaŭ ol la kuiristo malfermis la kuirejan pordon, ebligante al tiu gongo ĵeti nin trans la domon, fojfoje frakasante fenestron per unu aŭ la alia el ni. Fine de la semajno ni ekperceptis, ke tiu ŝaltilo estis iluzio kaj kaptilo. Krome ni malkovris, ke bando de ŝtelistoj loĝadis en la domo la tutan tempon – ne precize por ŝteli, ĉar jam restis malmulte, sed por kaŝi sin de la polico, ĉar ili estis ĉasataj, kaj ili ruze taksis, ke la detektivoj neniam imagus, ke ŝtelista tribo ekloĝus en domo fame protektita de la plej impona kaj ampleksa kontraŭŝtelista alarmilo en Usono.
“Ni alvokis la profesiulon denove kaj ĉi-foje li proponis brilan ideon – li riparis la ilon tiel, ke malfermo de la kuireja pordo malŝaltis la alarmilon. Tio estis nobla ideo, kaj li postulis pagon laŭe. Sed vi jam antaŭvidas la rezulton. Mi ŝaltis la alarmilon ĉiunokte je la dormo-horo, ne plu dependante de la febla memoro de Thomas; kaj tuj post kiam la lumoj malŝaltiĝis la ŝtelistoj eniris per la kuireja pordo, tiel malŝaltante la alarmilon sen atendi ĝis la kuiristo faros ĝin matene. Vi vidas, kiel ĝena estis nia situacio. Dum monatoj ni ne povis inviti gastojn. Mankis libera lito en la domo; ĉiujn okupis ŝtelistoj.
“Fine, mi elpensis propran solvon. La profesiulo venis alvokite kaj aranĝis alian draton al la stalo kaj muntis ŝaltilon tie, por ke la koĉero povu ŝalti kaj malŝalti la alarmilon. Tio bonege funkciis, kaj sezono de paco sekvis, dum kiu ni komencis denove inviti gastojn kaj ĝui la vivon.
“Sed poste la neregebla alarmilo inventis novan problemon. Unu vintran nokton ni estis ĵetitaj el la lito de la subita muziko de tiu terura gongo kaj kiam ni stumblis al la anoncilo, pliigis la gaslumon, kaj vidis la vorton ‘Vartejo’ indikita, s-ino McWilliams tuj svenis kaj mi preskaŭ faris same. Mi ekkaptis mian ŝrotpafilon kaj staris atendante la koĉeron dum tiu ŝoka bruado daŭris. Mi sciis, ke ankaŭ lia gongo elĵetis lin kaj ke li aperos kun sia pafilo tuj post kiam li sukcesos vestiĝi. Kiam mi taksis la tempon taŭga, mi rampis al la ĉambro apud la vartejo, rigardetis tra la fenestro, kaj vidis la nebulan konturon de la koĉero en la korto sube, kie li staris atente kaj atendis oportunon. Tiam mi saltis en la vartejon kaj pafis, kaj sammomente la koĉero pafis al la ruĝa brilo de mia pafilo. Ni ambaŭ sukcesis; mi kripligis flegiston kaj li forpafis ĉiujn miajn malantaŭajn harojn. Ni pliigis la gaslumon kaj telefonis ĥirurgon. Estis nenia indikaĵo de ŝtelisto kaj neniu fenestro estis mallevita. Unu glaco mankis, sed tio estis kie la pafo de la koĉero eniris. Jen bonega mistero – kontraŭŝtelista alarmilo eksonoris meznokte propravole, kaj estis neniu ŝtelisto en la najbaraĵo!
“La profesiulo venis pro la kutima alvoko kaj klarigis, ke temis pri ‘falsa alarmo’. Li diris, ke tio facile ripareblas. Do li refaris la vartejan fenestron, postulis rekompencon por tio, kaj foriris.
“Kion ni suferis pro falsaj alarmoj dum la sekvaj tri jaroj neniu fontoplumo povas priskribi. Dum la sekvaj tri monatoj mi ĉiam kuris kun mia pafilo al la ĉambro indikita, kaj la koĉero ĉiam avancis armite por subteni min. Sed neniam estis io ajn por alpafi – la fenestroj estis fermitaj sekure. Ni ĉiam alvokis la profesiulon, kiu riparis tiujn specifajn fenestrojn tiel, ke ili restos silentaj dum pli-malpli semajno, kaj ĉiam memoris sendi fakturon tian:
Drato $ 2.15
Niplo .75
Du horoj da laboro 1.50
Vakso .47
Glubendo .34
Ŝraŭboj .15
Reŝargi pilon .98
Tri horoj da laboro 2.25
Ŝnureto .02
Lardo .66
Pomado “Pond” 1.25
Risortoj po 50 2.00
Fervojaj tarifoj 7.25
“Finfine tute natura afero okazis – post kiam ni respondis tri aŭ kvar centojn da falsaj alarmoj – ni ĉesis respondi ilin. Jes, mi simple ekstaris trankvile post kiam alarmo ĵetis min trans la domon, trankvile inspektis la anoncilon, notis la ĉambron indikatan; kaj tiam mi senĝene malkonektis tiun ĉambron de la sistemo kaj revenis al la lito kvazaŭ nenio estus okazinta. Cetere mi ne rekonektis tiun ĉambron kaj ne alvokis la profesiulon. Nu, ne necesas diri, ke kun la paso de tempo ĉiuj ĉambroj estis malkonektitaj kaj la tuta maŝino estis malaktiva.
“Dum tiu senprotekta tempo okazis la plej forta fatalaĵo. La ŝtelistoj eniris iun nokton kaj forportis la kontraŭŝtelistan alarmilon! Jes, sinjoro, ĉiun eron de ĝi: elŝiris ĝin entute, vulpe kaj kulpe: risortojn, gongojn, pilon, kaj ĉion; ili prenis cent kvindek mejlojn da kupra drato; restis nenio absolute, nek por mordi, nek por gluti.
“Estis malfacilege regajni ĝin; sed fine ni sukcesis, kontraŭ mono. La alarmila kompanio diris, ke ni devas nun instali ĝin ĝuste – kun iliaj novaj patentitaj risortoj en la fenestroj por malebligi falsajn alarmojn, kaj ilia nova patentita horloĝo konektita por malŝalti kaj ŝalti la alarmilon matene kaj nokte sen homa helpo. Tio ŝajnis bona sistemo. Ili promesis funkciigi la tutan aferon ene de dek tagoj. Ili komencis labori kaj ni foriris por la somero. Ili laboris kelkajn tagojn; poste ili foriris por la somero. Post tio la ŝtelistoj enloĝiĝis kaj komencis sian someran feriadon. Kiam ni revenis aŭtune la domo estis tiel malplena kiel biero-ŝranko kie farbistoj laboris. Ni reaĉetis aferojn kaj poste alvokis la profesiulon denove. Li venis kaj plenumis la laboron kaj diris: ”Bone, ĉi tiu horloĝo estas agordita por ŝalti la alarmilon je la 10:00 ĉiunokte kaj malŝalti ĝin je la 5:45 ĉiumatene. Vi nur devas streĉi ĝin ĉiusemajne kaj lasi ĝin – ĝi mem prizorgos la alarmilon.’
“Post tio ni havis tre trankvilan sezonon dum tri monatoj. La fakturo estis kolosa, kompreneble, kaj mi diris, ke mi ne pagos ĝin antaŭ ol la nova maŝinaro pruvos sin sendifekta. Post la interkonsentitaj tri monatoj mi do pagis la fakturon, kaj tuj la sekvan tagon la alarmilo komencis zumi kiel dek mil svarmoj da abeloj je la deka matene. Mi antaŭenigis la indikilon dek du horojn, laŭ la instrukcioj, kaj tio malŝaltis la alarmilon; sed okazis alia problemeto nokte, do mi devis denove antaŭenigi ĝin dek du horojn por ke ĝi ŝaltu la alarmilon denove. Tiaj sensencaĵoj daŭris unu aŭ du semajnojn ĝis la profesiulo venis kaj instalis novan horloĝon. Li venadis ĉiun trian monaton dum la sekvaj tri jaroj por instali novan horloĝon. Sed tio ĉiam malsukcesis. Ĉiuj liaj horloĝoj havis la saman perversan difekton: ili ŝaltis la alarmilon tage kaj ili ne ŝaltis ĝin nokte; krome se vi mem permane ŝaltis ĝin, ili tuj malŝaltis ĝin post kiam vi turnis la dorson.
“Nu, jen la historio de tiu kontraŭŝtelista alarmilo – ĉio estis la pura vero, tute ĝuste kaj sen malica celo. Jes, sinjoro – kaj post kiam mi dormis naŭ jarojn kun ŝtelistoj kaj bontenis multekostan kontraŭŝtelistan alarmilon la tutan tempon, por protekti ilin, ne min, kaj sole el mia propra poŝo – mi neniam konvinkis ILIN kontribui eĉ damnitan cendon – mi fine diris al s-ino McWilliams, ke jam sufiĉas; do kun ŝia plena konsento mi malmuntis la tuton kaj interŝanĝis ĝin kontraŭ hundo, kaj mi pafis la hundon. Mi ne scias, kion vi pensas pri tio, sinjoro Twain, sed mi kredas, ke tiuj aĵoj estas kreitaj nur por la bono de la ŝtelistoj. Jes, sinjoro, kontraŭŝtelista alarmilo kombinas en si mem ĉion, kio malagrablas pri incendio, tumulto kaj haremo, kaj samtempe havas neniom de la diversaj kompensaj avantaĝoj, kiuj kutime apartenas al tiu kombinaĵo. Ĝis la revido; mi eltrajniĝas ĉi tie.”
Tradukis el la angla Russ Williams
Pro ĉi tiu traduko Russ Williams iĝis laŭreato de Liro-2013 en la branĉo “Traduka prozo el la angla”.
Ĉi tiu rakonto aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Represo (papera kaj reta) estas mapermesita.