Rebecca kaj Matilda: Du traduk-konkursoj de EAB

traduk-konkurso

Esperanto-Asocio de Britio (EAB) proponas du traduk-konkursojn, malfermajn al esperantistoj ĉie en la mondo. La ĉefa konkurso postulas tradukadon de ĉapitroj 1 kaj 3 de la angla versio de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier. La dua konkurso, kun kromnomo “nova talento”, postulas tradukadon el la angla de ĉapitro 1 de Matilda, verkita de Roald Dahl. Rajtas konkursi en “nova talento” ĉiuj esperantistoj, krom tiuj, kiuj jam tradukis verkojn pli ol 12.000 vortojn longajn.

La gajnintaj konkursintoj poste tradukos la tutan libron. Ili ricevos £500 post publikigado, se ili ĝustatempe provizos nin per taŭga traduko. Pri ĉiu alia parto de eldonado respondecos EAB, ne la tradukonto. Oni anoncu sian kandidatiĝon ĉe https://esperanto.org.uk/forms/2-konkurso, plej laste antaŭ la fino (britahore) de Zamenhof-tago, la 15a de decembro 2022. EAB poste kontaktos vin.

Viajn tradukojn vi devos sendi al Tim Owen (tim.owen@esperanto.org.uk) plej laste antaŭ la fino (britahore) de la 31a de januaro 2023. Estos akceptitaj nur elektronikaj dokumentoj en formatoj .rtf, .doc, .docx, aŭ .odt. Oni uzu Esperantajn supersignojn; se necese, akcepteblos tradukoj verkitaj per la x-sistemo. Tradukoj verkitaj per la h-sistemo aŭ aliaj ne estos akceptitaj.

Legu pli en la retejo de EAB https://esperanto.org.uk/konkurso/.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi