Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022).
La 30an de januaro aperis la literatura suplemento al La Ondo de Esperanto por la 2022a jaro (laŭ la normoj pdf kaj epub). Ĝi estas nova traduko de Kandido, aŭ Optimismo, filozofia romano de Voltero, unue publikigita en la jaro 1759a. En la jaro 1929a ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij reviziis kaj reverkis la tradukon en la jaroj 2021a–2023a.
En la nova traduko de Kandido estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko kaj iniciatita ĝuste de Lanti’) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.