Longe kongresi en Hispanio

Hispanio

Ĉi-jare la landa Esperanto-Kongreso de Hispanio okazos la 5-9an de septembro en la regiono Valencio, kaj specife en “Universidad Laboral”, tre proksime de la historie fama Esperanto-Urbo de Hispanio, Cheste. Ĉiaj detaloj kune kun la aliĝilo jam aperis rete ĉe https://kongreso.esperanto.es. La aliĝo-prezo por homoj ekster Hispanio estas malalta: 15 eŭroj.

Lokiĝi en universitato kaj kongresi ĝuste antaŭ la alveno de la studentoj, donos al la kongreso plurajn avantaĝojn. Ni povas resti je tre modesta prezo en la studentaj loĝejoj, 15 eŭrojn ĉiutage, manĝi malmultkoste, kaj havi la luksan, akustike perfektan kongreso-salonon dum la tuta tempo.

La kongresejo tre taŭgas por altnivelaj prelegoj, kelkaj el kiuj troviĝas en AMO-Seminario pri lernado kaj instruado de Esperanto kun la partopreno de Duncan Charters, Dennis Keefe, Laura Brazzabeni kaj Ruben Fernández, profesoro de Esperanto ĉe la plej granda hispana universitato UNED.

Preskaŭ ĉio en la kongreso kaj postkongreso celas, strebas al pli profunda interkonatiĝo de esperantistoj kun esperantistoj, homoj kun homoj. Ekzemple, estos ne unu, sed tri interkonaj vesperoj, en kiuj la celo estas ĉiam paroli kun iu, kun kiu vi ankoraŭ ne parolis, por ke ĉe la fino de la kongreso vi povu diri, ke vi ekkonis ĉiujn, almenaŭ iomete, dum la kongresaj tagoj. Krome, la universitato estas sufiĉe izolita dum tiuj kvar tagoj, kaj ĉi-foje kion esperantistoj faros? Manĝi kune – ĉiuj. Partopreni kune – ĉiuj. Ekkoni ĉiujn kiujn vi povas!

Krome, la postkongreso estas ideala momento vere esperantumi dum longa, longa tempo. Ĉu vi povas imagi kiom da tempo la postkongreso daŭros? Dum du kompletaj semajnoj! Kaj la postkongreso ne situos en izolita loko, sed en la bela, historia Valencio mem: muzeoj, plaĝoj, Unesko-monumentoj, antikvaj kvartaloj, vilaĝoj kaj urbetoj kun du mil jaroj da historio. Kaj la fama gastronomio de Hispanio, kompreneble.

Matene dum la postkongreso vi matenmanĝos kun viaj novaj esperantaj geamikoj. Poste vi ekskursos kune. Vespere vi vizitos la tre belan, viglan noktan Valencion, laŭplaĉe, laŭ la plano de vi kaj viaj amikoj. Ĉiuj ekskursoj lokiĝas inter du longaj libertempaj periodoj. Kaj parenteze, tre bona surprizo en la regiono Valencio: viaj trajnovojaĝoj estos senpagaj, se vi partoprenas la postkongreson, kaj parte pro tio, ni vizitos tiom da interesaj lokoj!

Kaj se ne sufiĉas kvar tagoj da kongreso, du semajnoj da postkongreso, vi povas poste iri al la ferioloko Cullera, kaj resti plian monaton apud la Mediteranea maro, provante ĉiun kafejon kun lokaj, landaj kaj internaciaj parolantoj de la Internacia Lingvo.

Poste vi diros kiel ni: Mi venis. Mi vidis. Mi Valenciis – kun miaj geamikoj, Esperante.

Dennis Keefe

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/hispanio-11

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi