ILEI raportas

ILEIRaportas la Prezidanto kaj la Estraro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) pri trimonata agado, de 2024-01-15 ĝis 2024-04-15.

Ŝlocilpunktoj: nova etapo de kunlaboro por “Landa Agado” (LAPA); ILEI-kongreso-2024 kaj aliaj; ILEI-forumoj; instruistaj trejnadoj: intaj kaj ontaj; novaj kursoj de Esperanto; eventoj enkadre de la Jaro de Interkultura Kompetento-2024; nova konkurso enkadre de la projekto “Premio La Torre”; universitata agado; omaĝe al 75-jariĝo de ILEI; IPR (Internacia Pedagogia Revuo) kaj JA (Juna Amiko); sciencaj esploroj pere de Esperanto kaj por ĝi; novaj publikaĵoj.

Eventoj
Ekde aprilo 2024 ILEI iĝis la ĉefa patrono de “Landa Agado” – la laŭlanda, laŭkontinenta raporto pri la stato de diversaj Esperanto-asocioj kaj la landoj, eldonita de Stefan MacGill. LAPA ampleksas sep mondajn regionojn.

La Estraro
Estis komencita la preparado de elekto de la venonta Estraro de ILEI. Ekde 2024 la reprezentanto de ILEI en Fondaĵo Ludoviko Zamenhof iĝis Laura Brazzabeni.

ILEI-Kongreso 2024
LKK trovis senpagan kongresejon kaj preparis novan informilon kaj dissendis. Nun LKK esploros pri invitleteroj por Brazilo. Aliĝilo jam estas ĉe: 2024.kongreso.org. La 17an de marto la Prezidanto de LKK s-ro Aristophio Alves Filho prelegis pri la 57a ILEI kongreso en Brazilo dum la Dimanĉa Kunveno pri komerco kaj ekonomio de IKEF. Jen estas la filmeto, kiu prezentas la ejon kaj la kongreson:
https://youtu.be/tdMIUySeqHI?si=DjMOazu35Kz8MQb8.

Simpozio
La simpozia temo: “Lingvoj de instruado kaj justa edukado”. Respondecas la estrarano Fernando Pita. ILEI bonvenigas ĉiujn fakulojn kontribui al la simpozio!

ILEI-kongreso 2023
Laŭ la malnetaj kalkuloj de la kasisto Karine Arakelyan la kongreso-2023 estas profita.

Postaj Kongresoj
Ĉe la paĝaro de ILEI aperis alvokoj por kandidatiĝo al la kongresoj 2025 kaj 2026: https://www.ilei.info/novajxoj/alvoko_por_2025-2026.php.
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI, la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 58a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2025; kaj invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026. Pli detale legu ĉe: https://www.ilei.info/novajxoj/alvoko_por_2025-2026.php.

ILEI-forumoj
Daŭras forumoj por instruistoj “Lerneja Esperanto-agado”. Vica reta kunveno okazis la 23an de januaro 2024, kie Koffi Gbeglo prezentis Esperanto-agadon en Instituto Zamenhof, Lomeo, Togolando. Survojas la preparado de la vica kunveno. La sekva kunveno estas planata pri diversaj lernrimedoj.

Kapabligo
ILEI subvencias per 1.000 eŭroj la Seminarion de Serba Esperanto-Ligo (SEL) por instruista trejnado kaj aktivula lertigo okazonta inter la 17a kaj 24a de aŭgusto 2024 en Beogrado, enkadre de Erasmus-projekto de SEL. Pere de la sama projekto du instruantinoj de Esperanto el Serbio trejniĝas en Poznano, du membrinoj de ILEI-RS partoprenis la seminarion dum ILEI-kongreso 2023, kaj unu membro partoprenis la Hispanan Kongreson de Esperanto en Sevilla kaj tiuokazan universitatan seminarion pri Esperanto, homa konduto, sociaj retoj kaj artefarita intelekto.
La aŭgusta seminario en Beogrado okazos kiel parto de ampleksa evento organizata kunlabore kun LIBE kaj sub respondeco de Radojica Petroviĉ kaj Aranka Laslo. Prelegos Duncan Charters, Francesco Maurelli, Sara Spano kaj aliaj fakuloj. Pliaj informoj legeblas ĉi tie kaj ĉe https://eventaservo.org/. Pli detala prezento aperos en IPR 2024/2. UEA subvencias la seminarion per 4.975 EUR. Stipendion ricevos 12 seminarianoj elektotaj per la Stipendikonkurso, kiu daŭros ĝis la fino de aprilo.

Instruado de Esperanto
Kurso en Benino (de Latifou Gbadamassi). En decembron 2023 la organizaĵo ‘’Infanoj Ĉirkaũ Afriko’’akiris permeson por enkonduki Esperanton, kiel nedevigan lernobjekton, en ŝtataj mezlernejoj de Benino. Por tiu eksperimento estis elektita la porknabina liceo en Lokossa.
La elektebla kurso de Esperanto por la gestudentoj de scienco kaj tekniko de la Universitato de Zaozhuang, Ĉinio. Uzataj rimedoj: lernolibro de Sun Mingxiao kaj PPT de Anna Anna Löwenstein. Instruas Alessandra Madella (en la ĉina) kaj asistas Hirundo, la prezidantino de Shandong-a Esperanto Asocio.
La kurson de Esperanto ĉe la universitato en Pekino partoprenis ĉirkaŭ 50 studentoj, venantaj el diversaj fakoj kaj klasoj, inkluzive de la angla, franca, hispana, portugala, rusa, korea, turka, ankaŭ pri komputilo, lingvistiko kaj aliaj. Junaj studentoj en nur tri horoj majstris la esencojn de prononcado kaj literumo.

Porafrika agado
La estraro de UEA decidis helpi al Latifou Gbadamassi per duono (250 EUR) de la petita sumo (500 EUR) por kurso de Esperanto por 74 knabinoj, kondiĉe ke li raportu kaj strebu kunlabori kun la samlandanoj. ILEI ankaŭ pagas 250 eŭrojn kaj zorgos pri transportado de 20 lernolibroj en la suahila al Tanzanio.

Sekcioj
Bona novaĵo: ILEI havas nun 39 sekciojn (kompare kun 33 en 2023). Tre aktivaj estas afrikanoj. Ĉiuj novaj sekcioj sendis siajn raportojn. La Estraro petas sekciestrojn, kiuj ankoraŭ ne faris tion, sendi iliajn raportojn pri la sekcia agado en 2023!

<…>

Sekretario de ILEI: Elena Nadikova
Prezidanto de ILEI: Ahmad Reza Mamduhi
2024-04-15

Elŝutu la tutan okpaĝan raporton ĉe www.ilei.info.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi