Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun JEFO, KEJ kaj GEJ organizas la junularan interŝanĝon TEATRE “Transformante Eŭropon per Arto estante Transnacia, Reagema kaj Enpoviga”, financitan de la programo Erasmus+.
Pere de ĉi tiu projekto pri teatro, la partoprenantoj:
- Kunlaboros je teatraĵo originale verkita en Esperanto. Tio eblas per:
- Aktorado;
- Reĝisorado;
- Filmado de la teatraĵo;
- Pretigi la scenejon;
- Kontribui al la skripto;
- Helpado kun ĝeneralaj rilataj taskoj.
- La taskoj estos dividitaj inter ĉiuj laŭ preferoj, sed ĉiuj spertos partetojn de diversaj taskoj.
Ni serĉas 23 junulojn! Ĉu vi interesiĝas?
Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/partoprenu-teatre/
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news