Nova eldono de la Zagreba lernolibro

ZagrebaAperis la deka kroata eldono de la lernolibro de Esperantoo. La eldonisto estas Kroata Esperanto-Ligo. La aŭtoroj estas Roger Imbert, Ivan Špoljarec, Spomenka Štimec kaj Zlatko Tišljar. La novan eldonon grafike aranĝis Ivan Špoljarec, kiu tradicie grafike aranĝis la antaŭajn eldonojn. Sur la dorsa paĝo de la lernilo troviĝas la kovriloj de la presitaj 20 eksterlandaj eldonoj, samkiel la informo ke Tradicio de Esperanto estas nemateria Kultura heredaĵo de Kroatio, registrita sub la signo Z-7298 ekde la jaro 2017. Nikola Rašić verkis ampleksan postparolon Esperanto kaj esperantistoj.

Fakte ekzistas 11 eldonoj de la lernilo en la kroata, sed unu ne estas eldonita per la latina skribo sed per la brajla. Ĝin eldonis Antun Kovač. La prezo de la 80-paĝa lernilo estas 10 eŭroj plus sendokostoj. Ĝi mendeblas per kel@esperanto.hr aŭ per poŝtelefono 091 4617550.

Fonto: https://esperanto.hr

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi