
“Grazeto” estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Graz (Graco, Aŭstrio). Legu ĝin por trovi informojn pri programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi.
La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Lukas “Luko” Prokop, kiu akceptas prikongresajn artikol(et)ojn kaj fotojn ĉe la retadreso kuriero@esperanto.at; ĝin provlegas Maciej Jaskot.
Jam aperis tri kvarpaĝaj eldonoj de “Grazeto”. Ili estas senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA uk.esperanto.net/2026/kuriero.
Legi plu
Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), surbaze de propono de la Estraro de UEA, povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM).

Kio? Semajnfina renkontiĝo por ludemuloj
Bencsik, András. Atilo, la reĝo de la skitoj: Legendo en du aktoj / Tradukis el la hungara Jozefo Horvath. – bitlibro (pdf). – [s. l.]: Hungaria Esperanto-Asocio, 2026. – 128 p.
La 27a de julio 2026 estas la 2400a tago ekde la 1a de januaro 2020, kiam komenciĝis senprecedenca informserio: jam dum 2400 tagoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Cetere, 2400 tagoj estas 6 jaroj + 6 monatoj + 27 tagoj.
La 26an de julio ni festas la Tagon de Esperanto, datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto antaŭ 139 jaroj. Esperanto naskiĝis kun simpla, sed profunde aktuala celo: alproksimigi homojn per komunikado je egalaj kondiĉoj. Pli ol planita lingvo ĝi reprezentas internacian movadon subtenatan de volontula laboro, kunlaboro kaj respekto inter kulturoj.
Modest, Julian (ps.). La vendisto de feliĉo. – Antwerpen: Eldonejo Libera, 2025. – 95 p.
Kun ĝojo mi informas, ke la projekto anoncita en Aruŝo – ke la poemo “Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy estu tradukita en kiel eble plej multajn naciajn lingvojn – sukcesis. La projekto montris la forton kaj allogon de la Esperanta poezio: ĝi mobilizis 43 tradukintojn en 33 lingvoj; en 11 lingvoj aperis eĉ du tradukoj.
La limdato por aliĝi al la 82a Internacia Junulara Kongreso estas la 25a de julio 2026. Se vi planas ĉeesti la kongreson sed ankoraŭ ne plenigis la 













