Nova raporto kaj gvidilo de UN pri multlingvismo

Nova raporto kaj gvidilo de Unuiĝintaj Nacioj pri multlingvismo estis publikigita. Temas pri la Strategia Kadro pri Multlingvismo, kiu aperis en marto 2024 kaj estas disponebla en la ses oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa).

La kadro reasertas la engaĝiĝon de UN por multlingvismo per integrado de lingvaj konsideroj en ĉiu labora aspekto de la sekretariato. Krom prezentado de rezultoj de ampleksa esploro pri multlingvismo en la sekretariato, ĝi skizas tri ĉefajn celojn kaj serion de rekomenditaj sekvaj paŝoj. La tri celoj estas: UN kiel vere multlingva organizo; UN kiel efika multlingva laborejo; kaj UN kiel lingve respondeca organizaĵo.

La celoj estas esperigaj kaj invitas nin al kunlaboro. Ili proponas organizaĵon kiu rekonas la gravecon de lingva diverseco tra la mondo, la lingvajn kuntekstojn en kiuj ĝi funkcias kaj la lingvajn fonojn kaj lingvokapablojn de sia personaro. En tiu senco, lingva diverseco estas okazo pli efike solvi problemojn ĉu en tutmonda, ĉu en loka nivelo.

Se lingvo estas la fundamenta bazo por komunikado, kaj tiel, bazo de sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj ligoj, ĝi ankaŭ povas esti fonto de diskriminacio. La gvidilo asertas, ke UN devas garantii ke organiza kaj komunika efikeco ne antaŭenigu lingvajn malavantaĝojn kaj antaŭjuĝojn. Tio okazas ekzemple, kiam oni postulas ke lokaj komunumoj adaptiĝu al regantaj laborlingvoj, aŭ ignoras lingvajn fonojn de la personaro.

Kiel komentis Humphrey Tonkin, kunprezidanto de la grupo Esperanto por UN, la publikaĵo ja indikas, ke iom post iom UN rekonas la gravecon de pli inkluziva lingva politiko. UEA argumentas (1) ke oni devas engaĝi kiel eble plej larĝajn tavolojn de la homa socio se oni volas mobilizi tiun socion ĉirkaŭ solvado de mondaj problemoj, kaj (2) la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj klare asertas, ke diskriminacio surbaze de lingvoj parolataj aŭ neparolataj en difinitaj cirkonstancoj estas kondamninda, sed en plej diversaj manieroj oni ja diskriminacias kaj ekskludas pro la lingvoj parolataj de multaj homoj tra la mondo.

Rafael Lima
Esperanto por UN

Fonto: https://unesperante.wordpress.com

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi