Estonteco kaj lingvaj rajtoj

estonteco

En septembro 2024 Unuiĝintaj Nacioj okazigos la Pintkonferencon de la Estonteco, inter kies esperataj rezultoj estos Pakto por la Estonteco pri la demando kiel trakti la nunajn urĝajn defiojn kiujn la mondo frontas. Bedaŭrinde, la unua malneto de la Pakto por la Estonteco tute ne mencias multlingvecon nek lingvajn rajtojn. Temas pri grava defio, ĉar solvi la krizojn de la mondo postulas inkluzivecon kaj malferman komunikadon, kiuj estas neeblaj dum daŭras lingva diskriminacio.

UEA delonge rolas kiel ĉampiono de lingvaj rajtoj, kaj ni lastatempe strategie okupiĝis pri pledado por atento al lingvaj rajtoj en la procezo kondukanta al la Pakto. Jam de la 1990aj jaroj la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvoj-Problemoj (CED) kunvenigas de tempo al tempo sian Nitobe-Simpozion kiu emfazas lingvajn rajtojn kaj ilian gravecon al nuntempaj geopolitiko kaj daŭripovo. Sekve, kaj surbaze de la impeto de la 75a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Komitato pri Lingvoj, substanca komitato de NRO-oj (kies prezidanto, Francis M. Hult, estas reprezentanto de UEA al UN), kunvokis dialogan forumon en decembro 2023 por plifortigi al la koncernatoj de UN, ke oni ne forgesu, ke homaj rajtoj inkluzivas lingvajn homajn rajtojn. Tiuj eventoj metis fundamenton por pledi por inkluzivo de lingvaj rajtoj en la Pakton por la Estonteco.

Reprezentantoj de UEA en Novjorko plue aktivis en la formalaj kaj neformalaj mekanismoj por provizi al la Pakto por la Estonteco materialon prilingvan, nome de la civila socio. Tiu laboro inkluzivis prezenton de skribaj rekomendoj pere de la Konferenco de NROj en Konsulta Rilato kun Unuiĝintaj Nacioj (CoNGO) kaj la Ĉefgrupo de NROj, kune kun daŭra konsultado kun membraj ŝtatoj havantaj fortan historion de subtenado de multlingvismo kaj lingvaj rajtoj. La kulmina okazo por inkluzivigo kaj dialogo flanke de la civila socio en la preparo de la Pintkonferenco de la Estonteco estos la UN-Konferenco de Civila Socio okazonta en majo en Najrobio, Kenjo. La Konferenco estos nemalhavebla ŝanco por UEA daŭrigi sian bazan laboron per progresigo de konscio pri lingvaj rajtoj al la koncernatoj de UN ĉe tiu ĉi tutmonda forumo.

Espereble reprezentos UEA en la Konferenco Anny Joanice (Burundo) kaj Mana Brinson (D.R. Kongo).

Francis M. Hult

Read also in English.

Fonto: https://unesperante.wordpress.com/2024/04/16/estonteco-kaj-lingvaj-rajtoj/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi