La 17an de aprilo 2024, kelkajn tagojn antaŭ sia 68-jariĝo, forpasis
Gafur Mirzabajev (1956-2024)
diplomito de Taŝkenta teatra-arta instituto, laborinta en muzika teatro, ŝtata televid-radia kompanio, li esperantistiĝis en 1991, partoprenis tri UKojn, la unuan Azian Kongreson de Esperanto (Ŝanĥajo, 1996), Esperanto-karavanojn en Koreio kaj Japanio kaj aliajn internaciajn Esperanto-renkontiĝojn.
En 2018 li iniciatis fondon de Uzbekia Esperanto-Asocio kaj fariĝis ties unua prezidanto; aŭtoro de la kaseda albumo Jen vivo mia… (1996) kaj, kiel Gafur Mirzo, de la libro La pordo de la feliĉo (poemoj, prozaĵoj kaj eseetoj, 2023); laŭreato de la tria premio en la internacia filmkonkurso “Mia asocio, mia urbo”, organizita de UEA kaj Ĉina Radio Internacia en 2020, pro la filmeto Taŝkento.
La 26an de aprilo li iĝus 68-jara.
Ni funebras kaj kondolencas.
Anatoli Ionesov
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/mirzabajev
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news