Rimleteroj: Jubilea reeldono

RimleterojNove re-eldonita kiel la unua parto de nia Festjaro BAULDTON: Rimleteroj, kuna projekto de la festatoj dum ilia frua esperantisteco!

En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn, poem-stilon de mezepoka Francujo. Ŝi tuj akceptis la duelinviton. Dum periodo naŭ-monata la duopo inter­ŝanĝis 84 poŝt­kartojn verkitajn laŭ tiu stilo, montrante sian junaĝan vervon kaj vivlongan spriton. La tekstoj konserviĝis, kaj nun vi, kara leganto, povas konatiĝi kun tiu sendube unika fenomeno, reeldonita omaĝe al tiuj elstaraj esperantistoj precize cent jarojn post ilia naskiĝo.

Troviĝas en la libro ne nur la 84 rondeloj, sed ankaŭ biografietoj de William Auld kaj Marjorie Boulton, po unu tiuepoka foto de ambaŭ, kaj antaŭparolo kaj postparolo verkitaj de Tim Owen. La internajn flankojn de la kovrilo ornamas plenkoloraj fotoj de kelkaj el la originalaj poŝtkartoj.

Trovu tiun elstare belan novan eldonon de Rimleteroj ĉe kutimaj retbutikoj kiel Amazon! Ni lanĉas kontraŭ nur £10!

Elŝutu specimenan tekston ĉe https://www.dropbox.com/

Fonto: https://esperanto.org.uk/news/publishing/rimleteroj-r207/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi