Kunveno en Pekino: Esperanto, disvolvo kaj estonteco

Pekino

Posttagmeze de la 13a de aprilo en Pekino okazis kunveno de Pekina Esperanto-Asocio kun la temo “Esperanto, disvolvo kaj estonteco”. Yu Jianchao, prezidanto de la asocio, faris resumon de la asociaj laboroj en 2023, kaj vicprezidanto Chen Ji prezentis la planon por 2024. La kunvenon prezidis Zhang Yongle, ĝenerala sekretario de la asocio, kaj ĉirkaŭ 30 lokaj esperantistoj partoprenis.

Krome, la partoprenantoj kantis la kanton “Vi kaj mi”, laŭtlegis la poemon “La Espero” kaj faris la ludon “Parolu Esperanton kun mi”.

Sheng Min

Fonto: http://esperanto.china.org.cn

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi