Donackampanjo de TEJO kadre de Retoso por subteni la partoprenon de afrikaj junuloj en UK

retoso

De la 26a ĝis la 29a de aprilo okazas Retoso, la reta kongreso de TEJO. Post la unua Retoso, okazinta en 2021, ĝi rapide iĝis tradicio en Esperantujo kaj nemankebla spaco por interŝanĝo de spertoj por junaj movadanoj, speciale sopirata tra la tuta jaro de tiuj al kiuj malfacilas partopreni en ĉeestaj aranĝoj kaj kiuj soifas lerni, ridi kaj ludi kun samideanoj el la tuta mondo.

La partopreno en Retoso, kiel por plejparto de la retaj junularaj eventoj, estas senpaga. Ĉiuj homoj sendepende de aĝo aŭ membreco en TEJO aŭ UEA estas varme bonvenigitaj. La aliĝilo troviĝas ĉi tie. Pri la programo menciindas diskutrondo inter adoleskaj esperantistoj kaj patronoj pri la estonteco de la junulara movado, kie oni esperas realigi valoran intergeneracian transdonadon de konoj, perspektivoj kaj spertoj.

Ĉijare kiel novaĵo oni lanĉas kadre de ĝi donackampanjon por subteni la vojaĝigon de afrikaj junuloj al la 109a UK en Aruŝo. Por instigi la kunlaboremon de samideanoj, la organiza teamo elektis du junajn artistojn speciale ligatajn al Afriko, Clarissa Sabatini kaj Jonny M, kies prezentaĵoj estos libere spekteblaj per la YouTube-kanalo de TEJO.

UEA kaj TEJO invitas ĉiujn esperantistojn fari donacojn per UEA-konto, PayPal aŭ ĝiro, kun la referenco “UK en Afriko”, laŭeble antaŭ la fino de majo por efike plani la subtenon. Kaze de demandoj bonvolu skribi al kasisto@tejo.org. La bezonataj datenoj por la donacoj estas la jenaj:

UEA-konto: tejo-l
PayPal-konto: info@tejo.org
Bankkonto: Wereld Esperanto – Jongeren Organisatie (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO))
IBAN/Kontonumero: NL62 BUNQ 2205 7897 16
BIC/SWIFT-kodo: BUNQNL2A
Nomo de la banko: BUNQ B.V.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1165.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi