La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n 2024”

ijk

TEJO ĝojas anonci la plenan liston de la gajnintoj de la konkurso “Partoprenu Internacian Junularan Kongreson 2024”.

  • Espoir Ngoma Kasati Demokratia Respubliko Kongo
  • Kaleth Ochoa Rojano Kolombio
  • Santiago Esmeral Argentino
  • Ŝujano Hou Ĉinio
  • Logan Hall Usono

La Fonduso Partoprenu la IJK-on de TEJO subtenos ilian vojaĝon al Šventoji, Litovio por partopreni kaj kunlabori al la plej mojosa evento de la jaro, la Internacia Junulara Kongreso 2024. Gratulon al la venkintoj kaj bonan vojaĝon!

Pluraj junaj esperantistoj el la tuta mondo partoprenis en la konkurso. Ni varme dankas ĉiujn pro ilia partopreno!

Ĉu vi volas subteni la Fonduson por helpi pli da junuloj de ĉie partopreni en la IJK? Skribu al ijk2024@tejo.org.

Fonto: https://www.tejo.org/gajnintoj-partoprenu-ijk-2024/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi