Etikedaj arkivoj: Dennis Keefe

Internacia Pedagogia Revuo: Indekso por 1908-2026

Valencia Esperanto-Grupo publikigis en sia retejo indekson de ĉiuj numeroj de “Internacia Pedagogia Revuo” ekde 1908, surbaze de la libera arkivo de ILEI: https://valencia.esperanto.es/eo/indekso-internacia-pedagogia-revuo/. Por ĉiu numero ĝi listigas la artikolojn kun aŭtoro, titolo kaj komenca paĝo, kaj ligas al … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2026

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo Verda; prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio (1925-?), membro de la Lingva Komitato (1923-38), aŭtoro de jidlingva lernolibro de Esperanto (1925) kaj de la … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Esperantisto de la Jaro 2025

27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27a atribuo estis la lasta, legu pli ĉe https://sezonoj.ru/2024/12/jaro-8/. Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” nun anoncas “popolan voĉdonadon” … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto kaj merkatiko: 14 artikoloj de Dennis Keefe

Dum 2012-2019 en la gazeto “La Ondo de Esperanto” aperis ciklo da artikoloj pri Esperanto kaj merkatiko, verkita de Dennis Keefe – usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda

Antaŭ tri semajnoj aperis la junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №2 (324). Sur ĝiaj 139 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: Rekorde ampleksa kaj varia

Kvankam la redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2017 promesas, ke la abonantoj ricevos nur 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono estas multe pli ampleksa. Sed la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) “Ondo” (2024, №321) estas rekorde ampleksa: ĝi … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La somera Ondo: denove ampleksa kaj interesa

Kvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto ekde januaro 2020 promesas, ke la abonantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu ĝisnuna eldono de la Ondo estas pli ampleksa. Tia estas ankaŭ la junia (somera laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono, kiu … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Longe kongresi en Hispanio

Ĉi-jare la landa Esperanto-Kongreso de Hispanio okazos la 5-9an de septembro en la regiono Valencio, kaj specife en “Universidad Laboral”, tre proksime de la historie fama Esperanto-Urbo de Hispanio, Cheste. Ĉiaj detaloj kune kun la aliĝilo jam aperis rete ĉe … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2022

Ni daŭrigas aperigi respondojn al la demandoj de nia tradicia jarfina enketo pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum 2022. La kvina (alfabetorde) respondinto estas Dennis Keefe (Usono/Hispanio), iniciatinto de Lingvaj Festivaloj kaj de Universitato de Esperanto. Eventoj kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe: Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Ni daŭrigas aperigi respondojn al la du demandoj de nia tradicia jarfina enketo: unue, pri la atingoj kaj malsukcesoj en Esperantujo dum la du pandemiaj jaroj 2020-21, kaj due pri la persona Esperanto-aktivado dum ĉi tiu periodo. La sesa (alfabetorde) … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Niaj atingoj kaj malsukcesoj dum 2020-2021

Dum pluraj jaroj La Ondo de Esperanto petis konatajn Esperanto-aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) dum la pasinta jaro, laŭ via opinio, estis la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Sed pro la koronvirusa pandemio, pasintjare ni decidis ne okazigi … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dennis Keefe jubileas!

Antaŭ 70 jaroj, la 17an de junio 1951 en Bloomington (Ilinojso, Usono) naskiĝis Dennis Edward Keefe [Prononcu: kif], usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1980), loĝanta en Francio, Ĉinio, Hispanio kaj Usono; internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en junio 2021

2. Antaŭ 100 jaroj (1921) en Petrogrado komenciĝis la 3a Tutruslanda Kongreso Esperantista kadre de kiu estis fondita Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU). 4. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Izrael Lejzerowicz (1901-1912-1944), pollanda juda ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto, konata ankaŭ kiel Georgo … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2019 (1)

Ankaŭ ĉi-jare La Ondo de Esperanto petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la jaro 2019, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?”. Ni ricevis respondojn de dek personoj, kiujn ni dankas pro … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Merkatiko-Mikso kaj Esperanto

Se vi legis kelkajn el miaj artikoloj en La Ondo de Esperanto en la serio “Merkatiko kaj Esperanto”, vi scias, ke merkatiko estas iom da scienco kaj multe da arto, kies principoj tuŝas la informadan kaj varban parton de la … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton