La printempa Ondo – ampleksa, bunta kaj leginda

printempaKomence de la pasinta semajno aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto La Ondo de Esperanto (2024, №319). Sur ĝiaj 132 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol sesdek tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj.

En la 36-paĝa primovada sekcio “Eventoj” estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2024a jaro, interalie, pri tri novjafestaj renkontiĝoj en Germanio (JES, NR kaj Luminesk’) kaj unu en Tajvano, pri la 14a Himalaja renkontiĝo en Nepalo kaj pri Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio (grupfoto el Malagasio ornamas la martan kovropaĝon), pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj seminarioj esperantistaj en pluraj landoj, pri ekspozicioj en Barato kaj Litovio, pri universitata kurso en Pekino kaj lerneja kurso en Benino, pri partopreno de esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Katmanduo, pri laborkunsido kun partopreno de Esperanto-aktivuloj kaj neesperantistaj fakuloj en Shenyang… Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

En la marta sekcio “Tribuno” oni povas, interalie, konatiĝi kun la projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo” kaj kun la konfidencpersonoj de TEJO, legi pri provekzamenoj de Edukado.net, pri daŭraj membra kaj financa krizoj en SAT.

En la sekcio “Arkivo”, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj, kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita artikolo pri ampleksiĝo de lia blogo “Kronikisto”, en kiu la redaktoro de La Ondo rakontas pri tri eventoj okazintaj antaŭ 45 jaroj.

Kiel ĉiam, la plej ampleksa sekcio estas “Kulturo”. Ĉi-foje ĝi estas 72-paĝa, okupanta pli ol duonon de la unua ĉi-jara Ondo). En nia literatura projekto Rusa Novelaro 2 aperis la naŭa parto: ses rakontoj de Aleksandr Grin, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon kaj notojn. Per siaj originalaj noveloj al la marta Ondo kontribuis Paulo Sérgio Viana kaj Laimundas Abromas. Armando Silles McLaney gastas en la ciklo Nuntempa hispana poezio de Miguel Fernández, kiu plukis kaj tradukis 12 erojn el poemaro elektita de la poeto mem por baldaŭa libroforma publikigo en tri lingvoj: la hispana, la portugala kaj Esperanto.
Wolfgang Kirschstein daŭrigas sian tradician prezentadon de laŭreatoj de la filmpremio Oskaro. Tri libroj estas recenzitaj: La kosmokomikoj kaj Palomar de Italo Calvino ambaŭ tradukitaj de Nicolino Rossi (recenzis Carlo Minnaja), kaj Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo de Cho Sung Ho (recenzis Halina Gorecka). Deko da pliaj artikoletoj pri literaturaj, muzikaj, gazetaj kaj retaj novaĵoj kompletigas la kultursekcion.
Al la sekcio “Mozaiko” kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri elektoj kaj balotoj, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Resume, La Ondo de Esperanto. komencis la novan jaron per ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda gazeto, en kiu ĉiu povas trovi ion interesan kaj/aŭ utilan.

La Ondo de Esperanto aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon La Ondo de Esperanto. Ankaŭ en 2024 la redakcio pretigos kvar 100-120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2023 danke al la Amikaj donacoj 32 personoj ricevis senpagajn abonojn al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por 2024 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero) kaj ĉe nia UEA-konto. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (№320) aperos fine de junio aŭ komence de julio.

Enhavtabelo de la marta Ondo (2024, №319)

1 Kovropaĝa foto
2 Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Rekorda sumo de donacoj en 2023

6 Eventoj
7 Cyril Schultz. TEJO-volontulo pri la 14a JES en Germanio
9 Andreas Diemel. La oka Luminesk’ sur nordmara insulo Norderney
10 Luigi Fraccaroli, Debora Rossetti, Lu Wunsch-Rolshoven. “Esperanto parolata”: La 20a NR en Wiesbaden
11 Teddy Nee. Novjara Esperanto-Kunveno 2024 en Tajvano
12 Ulrich Matthias. Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio: Harmonia, sukcesega, ripetinda
14 Bharat K. Ghimire. La 14a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo
16 Prakash Khadka. Alia mondo eblas: Esperanto en Monda Socia Forumo
18 Liba Gabalda. Mediteranea Esperanto-Semajno 2024
20 Jean-Luc Thibias. La tria Bunta Esperanto-Tago
20 Jorgos. La 31a korusa staĝo kun tri “unuafoje”
21 Foppe-Klaas Honvinga. Bibliaj Tagoj 2024
23 Jürgen Wulff. Gramatika esploro kun infanliteraturo en Hamburgo
24 Tiina Oittinen. Finnlando: Vintraj Tagoj 2024
25 Irina Gonĉarova. La 17a Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo
27 Wu Guojiang. Alvenas novepoka printempo de Esperanto
29 Povilas Jegorovas. Zamenhof-ekspozicio: unika projekto en Litovio
30 Arikapalli Giridhar Rao. Tago de la gepatra lingvo: Barataj afiŝoj plurlingvaj
31 Latifou Gbadamassi. Pli ol cent knabinoj lernas Esperanton en Benino
32 Zhao Wenqi. Kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
33 Jaes Estrada. Literaturkurado dum la dua Literatura Duonmaratono
34 Aleksander Korĵenkov. Pli ol 400 aliĝintoj al la unua Afrika UK
34 Ethiopian Airlines: Oficiala flugkompanio de UK-109
34 Aperis la Dua Bulteno de la 109a UK en Aruŝo
35 La 110a UK okazos en Brno post unu jaro
36 Povilas Jegorovas. En 2025 BET okazos en Kaŭno
37 Dennis Keefe. Longe kongresi en Hispanio
38 Povilas Jegorovas. Litovio: La printempa kunflugo proksimiĝas
39 La Brita Kongreso 2024: Memore al Marjorie Boulton
40 Kvarobla kongreso en Serbio
41 Relanĉo de la Danuba rendevuo
41 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

42 Tribuno
43 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago
43 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio
44 Edukado.net: La provekzamenoj progresas
45 Irina Gonĉarova. Esperanto-Poŝtkruciĝo – sep jaroj da amikeco
46 Konatiĝu kun la konfidencpersonoj de TEJO
48 SAT baraktas en grava krizo
48 Alvoko de ILEI por la kongresoj 2025 kaj 2026

49 Arkivo
50 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2024
52 Aleksander Korĵenkov. Antaŭ 45 jaroj: Ne nur pri Esperanto

54 Kulturo
55 Aleksander Korĵenkov. En Grinlando ie…
57 Aleksandr Grin. La pilorio. Norte kaj tage. La parolema koboldo. La edziĝo de Aŭgusto Esborn. La akvarelo. La komandanto de l’ haveno (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova)
89 Paulo Sérgio Viana. Preskaŭ blinda
91 Laimundas Abromas. La pilgrimado al Bjalistoko
98 Miguel Fernández. Nuntempa hispana poezio: Armando Silles McLaney
100 Poemoj de Armando Silles McLaney
106 Aleksander Korĵenkov. Denove 100 libroj. Sen Britio
110 Wolfgang Kirschstein. Kaj la Oskaro venas al…
114 Carlo Minnaja. Fantazio, realo kaj medito (Recenzo: Italo Calvino. La kosmokomikoj; Palomar)
Halina Gorecka. Amhistorio kun trista finalo (Cho Sung Ho. Bunsun kaj Aiko: Rememore al Mia Unua Amo)
117 La 2022 jaro kiel limdato en nia literaturhistorio
118 Eurovizio kaj Esperanto
119 Floréal Martorell, Aleksander Korĵenkov. Stacioj de l’ amo aperis je la Tago de Sankta Valenteno
120 Floréal Martorell, Aleksander Korĵenkov. Bela vivo: La dua bitalbumeto de TIM
121 La 14a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”
122 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2023, №48
123 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero: La voko de la arbaro
124 Literatura Foiro, 2024, №327
125 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. La Ondo de Esperanto: 1500+ tagoj da ĉiutaga reta informado!

126 Mozaiko
127 Stanislav Belov. Neserioze pri elektoj kaj balotoj
128 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
129 Perantoj de La Ondo de Esperanto
130 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/ondo-126

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi