Aŭtoraj arkivoj: La redaktoro

William Auld estos celebrata en Edinburgo

La 6an de novembro William Auld fariĝus centjara. Esperanto-Asocio de Britio okazigos ceremonion memore al li en la Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li donacis sian kolekton da proksimume kvinmil Esperanto-libroj.

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

BET-59: Konatiĝu kun Arno Lagrange

Hodiaŭ ni komencas prezenti tiujn, kiuj grave kontribuos al la programo de 59aj la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). La unua prezentato estas Arno Lagrange el Francio.

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 38a Arkones: Laŭdire la lasta

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 38an fojon la 13-15an de septembro en Poznano, Polujo. Estis malpli multaj partoprenantoj (125 aliĝoj) kaj pli malgranda programo ol en iuj pasintaj jaroj, tamen venis pli multaj homoj ol en 2023 (nur … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-kurso por hispanparolantoj en 2024

Ekde 2020, seninterrompe, UEA kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) ĉefkunlaboras por ĉiujare okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispanparolantoj. En kelkaj jaroj partneras ankaŭ TEJO kaj aliaj landaj asocioj de UEA, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio, krom aliaj grupoj. Tiu agado okazas … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

JES: Unuafoje en Belgio

Venu festi novjaron en la tradicia novjarfestа junulara renkontiĝo JES, sed ĉi-foje ne plu en Pollando nek en Germanio, sed en Belgio! La oficiala programo daŭros nur ses tagojn: 27/12/2024 – 02/01/2025, ĉar ni ne volas doni al homoj, kiuj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Interlingvistika sekcio en la 21a Internacia Lingvista Kongreso

La Internacia Lingvista Kongreso (angle: ICL) estas la plej granda kaj prestiĝa aranĝo de lingvistoj, kiu okazas ĉiun kvinan jaron en diversaj landoj. La 21an kongreson la 8-14an de septembro 2024 organizis la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (UAM), partoprenis … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

12 diplomoj pri Elstara kaj Elstara Arta Agadoj

En la Solena Fermo de la 109a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Aruŝo estis anoncita la disdono de ok diplomoj pri Elstara Agado kaj kvar pri Elstara Arta Agado por la jaro 2024. La Diplomoj pri Elstara kaj Elstara … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La Interlingvistikaj Studoj en Poznano finis sian agadon

La Interlingvistikaj Studoj en la universitato Adam Mickiewicz (UAM) estis fonditaj en 1997 per rektora dekreto kaj la unua grupo startis en 1998. La 9-11an de septembro 2024, post 26 jaroj da funkciado, la oka trijara studgrupo trapasis sian lastan … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia tago de bitlibroj

Hodiaŭ estas la 18a de septembro. Ĉi tiun tagon oni konsideras kiel la (Internacian) Tagon de bitlibroj (angle: Read An Ebook Day). Bitlibroj kaj bitgazetoj nun estas neignorebla parto de la Esperanta literaturo kaj gazetaro, jen kiel bitaj versioj de … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

IJK-80: Malfacila vojo al kaj el Ŝventojo

Ĉi-jare la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK-80) okazis en Litovio, lando kiun mi delonge volis viziti, sed pro la nuna politika situacio en la mondo la vojo al ĝi estis malfacila. Mi akceptis tion kiel defion kaj petis … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konfirmo pri samrajteco de Esperanto ĉe Eŭropa Unio

Rezulte de la reklamkampanjo pri Esperanto kaj posta letera kampanjo estiĝis rekta kontakto kun la Eŭropa Komisiono. La Komisono ĵus konfirmis, ke por la projektoj de Erasmus+ kaj Kreema Eŭropo (Creative Europe) Esperanto estas samrajta kun aliaj lingvoj inkluzive de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 400 abonantoj de la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj”

La 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj, kaj antaŭ la jarfino ĉi tiu nombro superis 200. Dum la 109a UK la abonantaro superis … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco, 21 septembro 2024

La jaro 2024 markas la 25-jariĝon de la Deklaracio kaj Agadprogramo de UN pri Kulturo de Paco, kie oni legas ke paco “postulas pozitivan, dinamikan partoprenan procedon kie dialogo estas instigata kaj konfliktoj estas solvataj en spirito de interkompreniĝo kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

La 76aj Belartaj Konkursoj (BK) de UEA

En nia alvoko al partopreno en BK-2024 ni esprimis nian egan ĝojon pro la fakto, ke en BK-2023 ni ricevis la duan plej grandan nombron de konkursaĵoj, 180, en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare, male, ni … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Premio Deguĉi 2024 al Mramba Simba Nyamkinda kaj Ilia Dewi

La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de UEA, kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton