La 17a Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo

Apero

La 17an fojon okasis APERo – la Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo, kies datoj ne plu estas en la fino de februaro, sed en la komenco de marto, ĉi jare la 7-10an de marto. Ĝia temo estis “Hejmo”. Kvankam la temo estis elektita nur unu semajnon antaŭ la kunveno, hodiaŭ venas la tento pravigi foreston de la invitanoncoj per la klarigo: la hejmanoj senreklame scias. Rezulte partoprenis nur 25 esperantistoj, sed la ĝenerala etoso estis vere intimhejma.

Jam la trian fojon sinsekve la renkontiĝo okazis en la ripozejo “Salut” apud la urbo Puŝkino de Moskva regiono en la kondiĉoj tre modestaj, sed konvenaj al niaj bezonoj. Krom la tradiciaj programeroj (prelegoj de Nikolao Gudskov, koncerto kaj rebuskvizoj de Mikaelo Povorin, interpretista konkurso sub la gvido de Larisa Ŝapoŝnikova, karaokeo de Vadim Solovjov, kelkaj diverstemaj prezentaĵoj kaj surtablaj ludoj) aperis laŭtemaj gemutaj konversaciaj rondoj pri specialaĵoj de niaj propraj hejmoj, alterna voĉlegado de belartaj tekstoj kaj la festeno okaze de la Internacia Virina Tago kun gratulado de la ĉeestantaj sinjorinoj per freŝaj printempaj tulipoj.

Speciale menciindas la fruktodona metiejo pri la tradukado de porinfanaj tekstoj. Pri tio ni diru iom pli detale. Instruante al 9-12-jaraj infanoj mi konstatis, ke ĉemane (plej verŝajne, ĝuste ĉe miaj manoj) ne estas vere interesaj tekstoj en Esperanto por tiuaĝaj geknaboj. Samtempe mi por mia propra distro tralegis dudekon da malnovaj libretoj en la angla lingvo, adaptitaj lingve kaj enhave al la infanoj de tiu ĉi aĝo, kaj multajn tekstojn mi trovis vere interesaj. Mi tradukis unu el la rakontoj kaj adaptis la lingvaĵon al la bezonoj de miaj Esperanto-lernantoj. Rezultis tre bone. Do, dum la renkontiĝo ĉi tiun laboron entuziasme partoprenis pli ol dek bonaj esperantistoj, cetere, uzante retajn tradukilojn kaj aliajn modernajn rimedojn. Rezulte nun ni havas dekon da tre interesaj tekstoj en Esperanto, nun jam avide konsumatajn de miaj gelernantoj.

Do… La 17a APERo, nenie anoncita, nezorge preparita kaj malstreĉe pasinta, liveris senduban plezuron, distron kaj eĉ utilon por ĉiuj partoprenintoj. Kaj ni, certe, daŭrigos…

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI, iniciatinto de APERo

Foto: Gennadij Basov

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/ruslando-55
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi