Internacia Esperanto-kongreso en Serbio

Zemun

La 17-24an de aŭgusto 2024 la ĉefurbo de Serbio gastigos Internacian Esperanto-Kongreson, en kiu kunvenos blindaj esperantistoj, serbaj esperantistoj, balkanaj esperantistoj.

En la kongresa kadro okazos:
– Seminario pri Interkultura Kompetento de SEL/UEA: Trejnseminario pri interkultura komunika kompetento, instrukapabligo kaj aktivula lertigo kun ebleco ricevi stipendion por partopreni;
– La 88a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj;
– Tagoj de ILEI: regiona renkontiĝo de instruistoj kaj ILEI-anoj de balkanaj kaj danubaj landoj;
– Balkanaj tagoj: kunveno de esperantistoj el balkanaj kaj najbaraj landoj.

Loko: Beograda kvartalo Zemun, en la lernejo Veljko Ramadanoviĉ por vid-difektitaj gelernantoj (Cara Duŝana 143, 11080 Zemun – Beograd). Ĉi tiu lernejo, kiu dum jardekoj estis dissemanto de Esperanto; ĝi troviĝas nemalproksime de la flughaveno kaj la fervoja kaj aŭtobusa stacidomoj.
Loĝado: Ni loĝos kaj manĝos en la sama domo, kaj en la sama korto troviĝas konstruaĵo en kiu estas du konferencsalonoj, ekipitaj per modernaj teknikaĵoj. Ĉie ekzistas retkonekto.
Kotizo: La partoprenkotizo, kiu inkluzivas loĝadon, tri manĝojn tage, partoprenon en la programo kaj ekskurson estas 270 eŭroj. Aliĝkotizo por tiuj kiuj loĝos aliloke estos 50 eŭroj.
Aliĝo: Bonvolu deklari vian intencon partopreni per mesaĝo al nedeljkalozajic@gmail.comzarkovicjovan@gmail.com.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/serbujo-3

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi