Kristana Esperanto-Seminario en Malagasio: Harmonia, sukcesega, ripetinda

Malagasio

Malagasio estas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Tamen la Esperanto-movado tie viglas. En januaro, danke al subteno de UEA kaj ILEI, pastorino Miora Raveloharison organizis en eklezia klerigejo en la ĉefurbo Antananarivo instruistan seminarion kun 32 partoprenantoj. Du monatojn poste ŝi organizis en la sama loko Kristanan Esperanto-Seminarion, kun subteno de la germana sekcio de KELI.

Efektive ankaŭ tiu ĉi seminario fariĝis granda sukceso. Aliĝis kaj venis al ĝi 43 homoj – 42 malagasoj, plejparte gejunuloj, kaj, kiel la plej aĝa partoprenanto, mi el Germanio.

Ni komencis la seminarion ĵaŭde, la 7an de marto antaŭtag­meze per salutvortoj kaj meso. Posttagmeze mi prelegis, el vidpunkto de kristana esperantisto, pri la seminaria temo “Vizioj por pli bona mondo”. Sekvis sufiĉe vigla diskuto, kaj fine ni dividiĝis en laborgrupojn por plenumi diversajn taskojn. Kvankam en mia grupo ĉiuj krom mi estis komencantoj, kiuj lernis la lingvon nur de ĉ. unu jaro, ni sukcesis kompreniĝi en Esperanto kaj plenumi ĉiujn taskojn. Ekzemple ĉiu grupano devis prezenti antaŭ la publiko unu ideon por kontraŭbatali malsaton.

Ni komune preĝis kaj kantis. Iujn kantojn pastorino Miora kaj mi speciale tradukis el la malagasa, dum aliajn mi venigis el Eŭropo. Ekzemple la hispana kanto ­“Pescador de hombres” (“Fiŝkaptisto de homoj”, pri la kristaniĝo de Sankta Petro), kies pola versio “La barka” fariĝis la plej ŝatata kanto de Papo Johano Paŭlo II, trovis nun en Esperanta versio (“Krist’ ĉe marbordo ekstaris”) entuziasman akcepton en Malagasio.

Vendrede antaŭtagmeze ni ekskursis al la malnova reĝa palaco de Malagasio, kiu samtempe estis religia kultejo – agrabla, interesa kaj sufiĉe trankvila loko vizitata dum belega somerfina vetero en bela, amika atmosfero. Posttagmeze Miora prelegis pri la seminaria temo. Ŝi emfazis, ke havante Jesuon en nia koro, ni povas ami unu la alian kaj pludoni ĝojon kaj pacon. Poste la malagasaj sekcioj de KELI kaj IKUE, AME (Asocio de Malagasaj Evangelianoj) kaj MUKE (Malagasa Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj), elektis novajn estrarojn. Menciindas, ke ekster Malagasio KELI havas funkciantan landan sekcion nur en Germanio, kaj IKUE eble nur en Italio. Preskaŭ tri kvaronoj de la seminarianoj estis romkatolikoj, kaj sekve mi tre bedaŭris, ke IKUE – tute male al KELI – obstine rifuzis iel ajn subteni la seminarion. Ni, kristanaj esperantistoj, devus konsideri, ke la estonteco de nia movado povus esti ĝuste en Afriko.

Precipe en la dua duono de la seminario ni multe dancis, kantis, kaj faris viglajn ludojn por lerni Esperanton. Sabate antaŭtagmeze ni fermis nian seminarion per adiaŭaj vortoj kaj meso; ni disiĝis post la tagmanĝo.

Iom surprizis kaj kortuŝis min, ke ĉiuj partoprenantoj donis ne nur al la etoso, sed ankaŭ al la manĝoj kaj la dormĉambroj sen­escepte la notojn “bone” kaj – precipe al la manĝoj – “tre bone”. La seminariejo, kie plena pensiono kostas malpli ol 15 eŭroj tage, montr­iĝis ege taŭga por tia aranĝo. La manko de varma akvo en la ejo ne vere ĝenis min dum la ĉiam varma vetero.

Mi sentis min ege bonvena kaj utila en la seminario. Konstante mi sentis belegan harmonion kaj ĝuis profundajn interparolojn. La seminario helpis al multaj gejunuloj ŝategi Esperanton; iu knabino poste skribis al mi: “Kiam mi grandos, mi volas fariĝi instruistino de la lingvo Esperanto”. Pastorino Miora jam planas ripeti la aranĝon venontjare, kaj efektive mi jam planas reveni tiam. Eĉ temon por la venonta jaro ni jam havas: “Virinoj en la Biblio kaj en la nuntempa mondo”.

Ulrich Matthias

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/afriko-29

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi