Finnlando: Vintraj Tagoj 2024

Finnlando
Finnlando: Vintraj Tagoj 2024

Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazis en la norda urbo Oulu [Oŭlo] semajnfine la 9an kaj 10an de marto 2024 kun ĉirkaŭ 30 partoprenantoj el Finnlando, krome kelkaj partoprenis distance.

La sabata programo komenciĝis per du prelegoj. Unue Risto Kupsala prelegis pri du planlingvoj: Samboka, finn-ugra planlingvo, kaj Pandunia, sufiĉe nova planlingvo celanta tutmondecon evitante eŭropcentrecon. Estis tre interesa prelego kun multe da novaj informoj pri planlingvoj, tre kleriga ankaŭ al esperantistoj.

Poste ni povis per distanckonekto aŭskulti al Tatu Lehtilä, kiu antaŭ duonjaro kune kun sia edzino Karina Oliveira transloĝiĝis al Turku, Finnlando. Tatu rakontis pri diversaj spertoj, kiun ili havis dum tiaj unuaj monatoj en nova loĝlando, ekzemple pri la vetero, loĝado, burokratio ktp. Ni, finnlandanoj, atente sekvis lian prezentadon.

En sabato posttagmeze okazis la jarkunveno de EAF. Oni decidis pri la ordinaraj aferoj kaj elektis la funkciulojn. La nova estraro estas: prezidanto Juha Metsäkallas, estraranoj: Tuomo Grundström, Sylvia Hämäläinen, Arja Kuhanen, Tiina Kosunen, Paula Niinikorpi kaj Tiina Oittinen; vicestraranoj: Päivi Saarinen, Robert Bogenschneider kaj Leila Tiitto.

La sabatan vesperumon ni havis en la kafejo de la loka kulturdomo. Tie al ni muzikis lokaj talentuloj. Unue trumpetis blovinstrumenta kvarteto (du trumpetoj, korno kaj tubjo). La kvar membroj apartenas al loka blovinstrumenta orkestro kaj el ili du estas esperantistoj. Post la kvarteto estis vico de kantista-gitarista duopo Jalot Pojat (Noblaj Knaboj). Ili prezentis en Esperanto siajn proprajn, iom profanajn kantojn. La stilo estis moderna trobadoreska. La tradukojn faris Risto Kupsala. La duopo estas konata en la urbo, ili muzikis, interalie, en la Nokto de Artoj en Oulu. La vesperumo estis malferma por la publiko kaj alvenis ĉirkaŭ dek kvin aŭskultantoj aldone al la partoprenantoj de Vintraj Tagoj.

La dimanĉan matenon ni piediris en la urbocentro, nin gvidis lokaj esperantistoj. Ni vidis la ĉefajn vidindaĵojn, interalie, la katedralon kaj aliajn gravajn konstruaĵojn, kaj statuojn de loĝantoj influintaj la historion kaj nuntempon de la urbo. Dum la rondirado Tuomo Grundström ĉe la statuo de Frans Mikael Franzén deklamis Esperante poemon, verkitan svede de Franzén kaj tradukitan de Tuomo. Temas pri julkanto, kiun almenaŭ pli aĝaj finnlandanoj konas parkere.

Fine ni vidis du figurojn en statuoformo konatajn en la tuta Finnlando: la Bazarpoliciston (en Oulu-dialekto: Toripolliisi, atentu la du l-ojn meze) kaj la dramtradician pri Kristnasko: Stelknabon (finne: Tiernapojat). La rondirado estis tre agrabla kaj finiĝis en komuna lunĉo en loka restoracio.

Niaj sekvaj eventoj estas Somera kurso en Tampere kaj Aŭtunaj Tagoj en Iisalmi. Informoj aperos en nia retejo https://www.esperanto.fi/.

Tiina Oittinen
sekretario de EAF

Foto: Vintraj Tagoj 2024: Antaŭ la Bazarpolicisto (Aini Vääräniemi)

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi