La 52a IIK: Lingva safario: Esploru la mondon kune

IIK

La 52a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto (IIK) okazos en Aruŝo (Tanzanio) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2024 samtempe kun la 109a Universala Kongreso de Esperanto.

La temo de la kongreseto estas “Lingva safario: Esploru la mondon kune”. Ĉi tiu temo emfazas la ideon pri aventuro, malkovro kaj lernado, kio estas perfekta por infanoj. Dum la kongreseto estas planataj multaj aktivaĵoj, ekzemple: trezorserĉado, artaj atelieroj, subĉiela teatreto, ekskursoj kaj instruado de Esperanto.

La organizantoj atendas ĉirkaŭ 40 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minimume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto).

Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon kaj eksciu pli pri la kongresejo en la retejo de IIK: https://iik.uea.org/2024/.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi