Topaze; La ŝipego “Tenacity”: Aprila rabato de la libroservo de UEA

TopazeAntaŭ 50 jaroj, la 18an de aprilo 1974, forpasis la franca verkisto kaj membro de la Franca akademio Marcel Pagnol (1895-1974). Dum la tuta monato aprilo la libroservo de UEA kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto, ofertas la libron Topaze; La ŝipego “Tenacity”, kiu konsistas el du teatraĵoj: Topaze de Marcel Pagnol kaj La ŝipego “Tenacity” de Charles Vildrac.

La unua komedio pritraktas satire la valoron de la honesto en burĝa socio; kaj la dua, la vivon kaj sentojn de havena laboristaro. Ambaŭ verkojn tradukis el la franca lingvo Roger Bernard. La 292-paĝan libron eldonis J. Régulo en 1960.

Mendu la libron ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3158

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi