Mediteranea Esperanto-Semajno 2024

Mediteranea

De la 9a ĝis la 16a de marto okazis en la bela hotelo Miléade en Les Issambres, en suda Francio, la jam bone konata Mediteranea Esperanto-Semajno (MES). La novan torĉon transprenis la Provenca Esperanto-Federacio. La organiza teamo konsistis el la entuziasmaj esperantistoj Thierry Spanjard, Renée Triolle, Marc Gallardo kaj Rosy Inaugi. La staĝon partoprenis okdek geesperantistoj el dek landoj. Post la alveno, sabate posttagmeze, nin akceptis la organizantoj kiuj disdonis al ni la necesajn materialojn.

Ĉe la antaŭvespera kunveneto nin bonvenigis la hotelestro Jean-Luc Helias. Li prezentis al ni la skipon, zorgontan pri nia bonfarto. Poste li parolis pri la historio de la hotelo kaj invitis nin al solena aperitivo. Post la bongusta vespermanĝo Renée Triolle prezentis la novajn organizantojn. La kursgvidantoj sin mem prezentis. Dimanĉe posttagmeze okazis membro-kunveno de Esperanto-Provence.

Okazis tri diversnivelaj Esperanto-kursoj. La komencantojn prizorgis Rodica Todor el Rumanio. Ŝi vigle mastris la kurson per varia instruprogramo kaj paroligis la lernantojn. Pri progresantoj okupiĝis Szilva Szabolcs (Sabi) hungaro loĝanta en Pollando. Li instruis laŭ sia metodo uzante komputilon. En la kurso por fluparolantoj Mireille Grosjean donis multajn utilajn informojn pri Afriko akompanatajn de bildoj, kio povis instigi iujn al partopreno en la ĉi-jara UK en Tanzanio.

La menciitaj kursoj okazis antaŭ la tagmezo kaj antaŭ la vespermanĝo. La posttagmezoj estis liberaj, do la ĉeestantoj povis profiti promenojn en la ĉirkaŭaĵo, ludi kartojn aŭ elpensi aliajn ludojn kaj aktivaĵojn. Ankaŭ la hotelo proponis diversajn programerojn, en kiuj oni povis partopreni. Antaŭ la posttagmeza Esperanto-kurso al la programo estis aldonitaj diversaj prelegetoj. Ni povis ekscii pri la unua inventisto de la fotografio, Nicéphore Niépce naskiĝinta en Chalon sur Saône en la jaro 1765a. El informo pri Ruando, ke indiĝenoj perdas sian vivmanieron nome de natura konservado. Ekestis demando: “Kiujn protekti: ĉu homojn ĉu bestojn?” De Nina Korĵenevskaja ni ricevis informojn pri la ruslanda urbo Ufa. La lasta prezento temis pri la neceso arĥivi esperantaĵojn.

Dum la matenaj paŭzoj Monique Preziosso kaj Simone Marlier prizorgis servadon de kafo kaj de teo. Funkciis libroservo kaj eblis trarigardi la fotoalbumojn de diversaj Esperanto-eventoj. En la loka gazeto Var-matin aperis sur tuta paĝo komuna foto kun la artikolo pri Esperanto menciata nian staĝon.

Merkrede posttagmeze estis planita vizito al la mondkonata parfumejo “Fragonard” en la urbo Grasse. Dum la vizito ni ricevis informojn pri la produktado de parfumoj, kaj ni povis flari diversspecajn floresencojn. En la vendejo eblis aĉeti diversajn parfumojn, parfumitajn sapojn, kandelojn kaj aliajn kosmetikaĵojn.

Ankaŭ vesperaj programeroj estis interesaj. Dimanĉe Mirejo prezentis la historion de Afriko kaj la filmon Bamako. Lunde ni povis sekvi la legendon kaj la historion de Drakulo prezentitan de Rodica. Marde Sebi parolis pri “familiaj” arboj kaj instruis nin pri genealogio. Merkrede post la ekskurso Mirejo prezentis kelkajn mallongajn filmojn pri Afriko, kaj vespere Eŭgeno Kovtonjuk parolis pri la reala situacio en Ukrainio. Li prezentis diversajn aspektojn, spertojn kaj proprajn pensojn. Ĵaŭde ni ruĝe vestitaj partoprenis komunan dancvesperon.

La lasta vespero estis dediĉita al programeroj de la partoprenantoj. Ni ĝuis kelkajn teatraĵetojn, skeĉojn, deklamadojn de poemoj, kantojn, ŝercojn. Poste oni gratulis kaj pridonacis la organizintojn kaj la kursgvidintojn. Ĉiuj meritas korajn dankojn pro la bone preparita semajno kun bunta programo kaj profunda studado. Post la muziko de Josiane, Yannick kaj Marithé, sekvis dancado.

Ĉe la alveno pluvis, sed rapide la vetero ŝanĝiĝis al plensunaj tagoj, kio ĝojigis nin ĉiujn. En antaŭaj semajnoj oni logis esperantistojn per frazoj: “Lazurbordo estas loko kie floras mimozoj”. Ĉi-foje ili jam estis forvelkintaj.

Venontjare oni verŝajne devos diri: “Bonvenigos vin rozkolore florantaj migdalarboj”. La Mediteranea Esperanto-Semajno okazos ekde la 15a ĝis la 22a de marto 2025.

Liba Gabalda

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №1 (319).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/04/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi